Amfitrito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Amfitrito (helene Άμφιτρίτη, «la tria kiu ĉirkaŭas la maron»)[1] estis antikva diino pri la trankvilaj maroj, sed poste la mitologia evoluo igis ŝin edzino de Pozidono. Pro tio, ŝi multe similas al Tetiso, kaj ambaŭ diinoj kunhavis la saman homeran epiteton: Halosidne (nutrita de maro).[2][3][4] Ŝia romia ekvivalento estis Salacio, la edzino de Neptuno.[5][6][7]
Rapidaj faktoj Originala nomo, Sekso ...
Amfitrito | |
---|---|
Originala nomo | Ἀμφιτρίτη |
Sekso | ina |
Eble sama | Salacia |
Familio | |
Patro | Nereo |
Patrino | Doris |
Edzo/Edzino | Pozidono |
Infanoj | Tritono, Rhodos, Benthesikyme, Cymopoleia |
Fermi
Rapidaj faktoj greka dio • mardio • Oceanidino • rolulo de helena mitologio, Verko ...
Amfitrito | |
---|---|
greka dio • mardio • Oceanidino • rolulo de helena mitologio | |
Verko | Mitologia biblioteko Teogonio |
Informoj | |
Eble sama | Salacia |
Sekso | ina |
Patro | Nereo |
Patrino | Doris |
Edzo/Edzino | Pozidono • Neptuno |
Infanoj | Tritono • Rhodos • Benthesikyme • Cymopoleia |
Fermi
Laŭ la Teogonio de Heziodo, ŝiaj gepatroj estis Nereo kaj Doriso, do Amfitrito estis nereidino laŭ li. Tamen, Apolodoro asertis ke ŝi estas oceanidino, do filino de Oceano kaj Tetiso,[8] kvankam li nomis ŝin nereidino en la sama verko.[9]