Amonia kalcia nitrato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia kalcia nitrato, kalcia nitrato de amonio aŭ 5 Ca(NO3)2•NH4NO3•10H2O, ankaŭ konata kiel nitro-kalkoŝtono, estas grande uzata kiel neorganika sterko, respondante pri 4% el ĉiuj nitrogeno-sterkoj uzataj tutmonde. Kalcia amonia nitrato produktiĝas per aldono de kalcia karbonato al suspensaĵo da amonia nitrato.
Amonia kalcia nitrato | |||
Kemia strukturo de la Amonia kalcia nitrato | |||
Kristaloj de amonia kalcia nitrato | |||
Manko de nitrogeno en brasiko | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H272, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P220, P221, P264, P280 | ||
La rezulta miksaĵo estas kalcia nitrato kaj rezidua amonia nitrato, kiu kristaliĝas kiel hidratigita duobla salo de amonio kaj kalcio. La konsumo de AKN ĉiujare estis 3,54 milionoj da tunoj en 1973/74, 4,45 milionoj da tunoj en 1983/84 kaj 3,58 milionoj da tunoj en 1993/94. Kalcia amonia nitrato estas higroskopa, ĝia dissolviĝo en akvo estas varmoeniga, rezultante ĝia uzo en kelkaj komercaj pakaĵoj por tuja malvarmigo.