Amparo Rivelles
hispana aktorino / From Wikipedia, the free encyclopedia
María Amparo Rivelles y Ladrón de Guevara (Madrido, 11a de februaro 1925 - Madrido, 7a de novembro 2013), konata kiel Amparo RIVELLES, estis hispana aktorino. Konata kiel la "reĝino de la meksikaj televidaj noveloj", en Meksiko ŝi atingis enorman popularecon pro siaj laboroj por la televido, krom apartenis al la nomita Orepoko de la Meksika Kino. Reveninta ne Hispanion, ŝi estis protagonistino en 1982 de la adaptaĵo de la romano Los gozos y las sombras en televidan serion kaj ŝi estis la unua aktorino kiu ricevis la Goya-premion de la Kinakademio, pro Hay que deshacer la casa (1986).
Amparo Rivelles | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | María Amparo Rivelles y Ladrón de Guevara | ||||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1925 (1925-02-11) en Madrido | ||||
Morto | 7-an de novembro 2013 (2013-11-07) (88-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis per | ostoporozo vd | ||||
Tombo | Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Rafael Rivelles vd | ||||
Patrino | María Fernanda Ladrón de Guevara vd | ||||
Gefratoj | Carlos Larrañaga vd | ||||
Parencoj | Amparo Larrañaga • Luis Merlo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1939– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĝis sia retiro en 2006 ŝi ludis teatraĵojn de Jacinto Benavente, Enrique Jardiel Poncela, Miguel Mihura, Jean Cocteau, Fernando de Rojas, Jean Giraudoux, Oscar Wilde kaj Alejandro Casona, inter aliaj.