cover image

Lingvo

socia fenomeno; kapablo organizi kaj komuniki informojn per signoj, ekzemple vortoj aŭ gestoj, lernante, elektante aŭ adaptante konvencian lingvon al la aliaj lokutoroj por efika uzado / From Wikipedia, the free encyclopedia

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jura lingvaĵo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.

Table info: ...
P_writing.svg
 La lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio: dank' al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj,
kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. 
 L. L. Zamenhof, Fundamenta Krestomatio - zamenhofaj partoj, 1905
Close
Table info: ...
P_writing.svg
 La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto:
al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. 
 Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, 1907
Close
Pieter_Bruegel_the_Elder_-_The_Tower_of_Babel_%28Vienna%29_-_Google_Art_Project_-_edited.jpg
La Babela turo (1563), de Pieter Bruegel la Maljuna, estas biblia simbolo, interalie de la lingvodiverseco.
Girls_learning_sign_language.jpg
Infaninoj lernantaj la uzadon de la Usona signolingvo.
Cuneiform_script2.png
Kojnoskribo estas la unua konata ekzemplo de skriba lingvo, sed parola lingvo antaŭas ĝin je almenaŭ dek mil jaroj.
A_Specimen_by_William_Caslon.jpg
Ekzemplo de tipografia komponado kaj skriba lingvo, de William Caslon; el 1728 Cyclopaedia.
Braille_house09.JPG
Brajlo, palpa varianto de skribsistemo. Ĉi tie reprezentata kiel legaĵo flanke al mapo de Izraela Lando.

Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.

Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj, tiel per sia difino ĝi estas socia fenomeno. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.

La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo. Semantiko estas branĉo de lingvistiko kiu temigas la studon de la signifo de lingvo. La vortprovizo de aparta lingvo nomiĝas leksikono. Ilo por kolekti kaj klarigi detalojn en leksikono nomiĝas vortaro.