From Wikipedia, the free encyclopedia
La Andamana kreko (Anas albogularis) estas specio de malgranda anaso troviĝanta en la insuloj Andamanoj de Barato. Tiu specio estis konsiderata kiel subspecio de la Sunda kreko.
Andamana kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Andamana kreko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas albogularis (Hume, 1873) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas malhelbruna (ĉefe dorse) kun sablokoloraj markoj. La subaj partoj estas iom pli helbrunaj. La vizaĝo (vango) kaj gorĝareo estas palaj kun blanka ringo ĉirkaŭ la okulo. La blankeca gorĝo nomigas la specion laŭ la latina scienca nomo. La beko kaj kruroj estas bluecgrizaj kaj la irisoj estas ruĝaj.[1] La speguleto estas nigreca kun centraj nuancoj kaj bronzkoloraj kaj malhelverdaj.
Ili troviĝas en internaj lagetoj same kiel ĉe mangrovejoj kaj lagunoj.[2][3] Ili manĝas nokte ĉe rizkampoj. La reprodukta sezono estas julio al oktobro kaj ili nestumas ĉe kanejoj. La nesto estas farita el herbo kaj la ino demetas kutime ĉirkaŭ naŭ ovojn.[4] Oni supozis iam, ke ili reproduktiĝas ĉe arbotruoj sed ĵusaj studioj trovis, ke ne estas pruvoj. Ili manĝas ĉefe moluskojn kaj artropodojn. Oni ĉirkaŭkalkulis populacion de 500 al 600 en enketo farita en 1995-98.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.