Andamanoj estas insularo el 204 insuloj en Andamana Maro, situanta 300 km sude-sudokcidente de Kap Negrais en Birmo, ĉe la okcidenta pinto de Pegu. Ĝi apartenas al barata unia teritorio Andamanoj kaj Nikobaroj. La tuta surfaco de la insuloj estas ĉirkaŭ 4.120 km². En 2001 loĝis tie 314 239 homoj.
Andamanoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Satela foto de la Andamanoj | |||||
insularo | |||||
Akvejo | Hinda oceano | ||||
Geografia situo | 12° 30′ N, 92° 45′ O (mapo)12.592.75 | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 204 | ||||
Ĉefa insulo | South Andaman Island | ||||
Tuta areo | 6 408 km² | ||||
Loĝantoj | 314 239 (2001) | ||||
| |||||
Geografio
La plej granda urbo kaj la ĉefa loko sur Andamanoj estas Port Blair kun 50 000 loĝantoj.
La grundo estas fekunda kaj produktas krom teo ankaŭ mangon, panfrukton, kokosnukson kaj kukurbojn.
Biogeografie la insuloj konstituas ekoregionon kiu nomiĝas andamanaj pluvarbaroj. Tiuj ĉi biome apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono.
Al la Andamanoj apartenas ankaŭ la Nord-Sentinela Insulo, kie vivas la lasta popolo de la terglobo, kiu ĝis hodiaŭ sukcese rifuzis ĉiun kontakton kun la cetera monda loĝantaro.
Historio
Britio okupis la insularon en 1789 (leŭtenanto Archibald), sed ili devis batali kontraŭ ribeloj. Ekde 1858 oni liveris tien la longjare-punitajn homojn, precipe sur la insulojn Ross kaj Chatham ĉe Port Blair kaj la tre forte punitajn al la Vipera insulo. Tio finiĝis en 1952.
Al la praloĝantoj de Andamanoj apartenas ongeoj, ĝarvoj kaj sentinelanoj.
Fine de 2004 mortis pli ol 10.000 loĝantoj pro granda cunamo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://andaman-islands.tripod.com
- http://community.webshots.com/user/mp5ingh Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.andaman.org Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.