Anna-Laura Wickström
germana matematikisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna-Laura Haber WICKSTRÖM (naskiĝis la 21-an de julio 1980) estas esperantistino kaj matematikistino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Anna-Laura Wickström | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1980 (1980-07-21) (43-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Familio | |
Patro | Bengt-Arne Wickström |
Frat(in)o | David-Emil Wickström |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fermi
Anna-Laura Wickström kunfondis la Berlinajn Studentojn-Esperantistojn. De 2003 ĝis 2006 ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo kun respondeco pri ties internaciaj rilatoj. Interalie ŝi estis komisiito de TEJO pri landa agado en Eŭropo kaj kunordigis TEJK, Tut-Eŭropan Junularan Konferencon. Ekde 2007 ĝis 2009 ŝi estis la ĝenerala sekretario de TEJO. Ŝi loĝas en Zuriko.
Anna-Laura studis matematikon kaj esperantigis siajn kunstudantojn Anna Posingies kaj Paul Ebermann. Ŝi estas filino de Bengt-Arne Wickström, profesoro pri ekonomiko, kaj fratino de David-Emil Wickström, eks-prezidanto de TEJO.