urbo en Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Antioch (antaŭe Orienta Antioch, Smith's Landing kaj Marshs Landing) estas urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Contra Costa.
Antioch | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 94509, 94531 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 291 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 478 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 0′ N, 121° 48′ U (mapo)38.005-121.80583333333 [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Areo | 78,015908 km² ( 780 1.5 908 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Antioch, California [+] | |||
Antioch situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato, en la golfa regiono de San-Francisko.
Fondintoj de Antioch estis gefratoj Smith en 1850, tiam en Kalifornio okazis la orofebro. La homoj alvenintaj el ĉiuj direktoj kunportis ankaŭ peston. Pro la epidemio la urbeto preskaŭ senhomiĝis. En la sekva jaro la urbeto prenis la loknomon pri biblia urbo en la nuntempa Turkio: Antioĥio. En 1859 oni trovis karbojn en la proksimeco, la minado iĝis grava krom la terkultivado. En 1872 Antioch oficiale urbiĝis. En 1876 fervojo konstruiĝis al la minejoj. En 1863 oni trovis en la proksimeco ankaŭ kuprojn, post 2 jaroj ankaŭ naftojn, sed tiu ne estis en sufiĉa kvanto. Hodiaŭ Antioch estas plejparte "dormoĉambro" de Oakland kaj San Francisco.
Antioch situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en decembro kun rekordo -8 °C. Jare pluvas po 336 mm.
Loĝantoj de Antioch uzas proksimajn flughavenojn ekzemple en San-Francisko, Oakland, San Jose, Sacramento, sed ili havas propran stacidomon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.