Horzono

regiono, en kiu norma (jura, komerca, socia) tempo estas sama From Wikipedia, the free encyclopedia

Horzono
Remove ads

La horzono estas segmento de la tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio tradicie validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time). La moderna posteulo de GMT estas Universala Tempo Kunordigita (UTK, ankaŭ konata kiel UTC ekster Esperantujo).

Thumb
Thumb
Horzonoj dividantaj mapon.

Ĉar la Tero turniĝas de okcidento orienten, irante de unu horzono al apuda en orientena direkto, oni devas adicii unu horon. Male, irante al okcidenta direkto, oni devas subtrahi unu horon. La meridiano de 180°, konata kiel Internacia datlinio, markas la ŝanĝon de tago kaj dato.

Remove ads

Enkonduko

Thumb
Mapo de 1913 de horzonoj de Usono, montranta limojn tre diferencajn el la nuntempaj.

Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.

Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiu antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).

Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.

Remove ads

Hodiaŭ

La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Grenviĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT, Grenviĉa Meza Tempo. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.

Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 6, Brazilo 4, Aŭstralio 3 kaj Meksiko 2 tempozonojn. Ĉinio tamen havas nur unu, la Pekinan Tempon kiu kovras kvin horzonojn.

Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.

Remove ads

Politiko kaj tempo

Thumb
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).

Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Centr-Eŭropa Tempo (CET), kiu estas unu horo antaŭ UTC. Portugalio, Britio, Irlando kaj Islando uzas la Okcident-Eŭropan tempon (WET). Finnlando kaj Greklando uzas la Orient‐Eŭropan tempon (EET) (+ 2 horoj al UTC), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de Hispanio nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta Pollando.

Thumb
Horozonoj en Ĉinio antaŭ 1949

En Ĉinio, kie la lando trapasas teorie 5 horzonojn, oni uzas nur unu por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al UTC. Antaŭ 1949, ekzistis en la lando kvin horozonojn kaj la registaro decidis konservi tiun de Pekino.


Horzonoj

UTC−12:00

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-12:00.

UTC−11:00, X

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-11:00.

UTC−10:00, W

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-10:00.
Thumb
La Aleutaj insuloj en la norda Pacifiko.

UTC−09:30, V†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-09:30.
Thumb
La Markiz-insuloj en la Pacifiko.

UTC−09:00, V

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-09:00.

UTC−08:00, U

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-08:00.
Thumb
UTC−08:00
Thumb

UTC−07:00, T

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-07:00.
Thumb
Brita Kolumbio en Kanado.

UTC−06:00, S

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-06:00.
Thumb
Manitobo en Kanado.
Thumb
Gvatemalo en Centrameriko.

UTC−05:00, R

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-05:00.
Thumb
Kebekio en Kanado.
Thumb
Haitio en Karibio.

UTC−04:00, Q

Thumb
Bolivio en Sudameriko.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-04:00.
Thumb
Gujano en Sudameriko.

UTC−03:30, P†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-03:30.

UTC−03:00, P

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-03:00.
Thumb
Argentino en Sudameriko.

UTC−02:00, O

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-02:00.
Thumb
Fernando de Noronha en plej orienta Sudameriko.

UTC−01:00, N

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-01:00.

UTC±00:00, Z

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC±00:00.
Thumb
Mapo de Afriko kun emfazitaj okcidentafrikaj landoj, ĉiuj en UTC±00:00.

UTC+01:00, A

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+01:00.
Thumb
Mapo de Eŭropo kun emfazitaj centreŭropaj landoj, ĉiuj en UTC±01:00, same kiel tiuj pli nordaj kaj tiuj pli sudaj.
La landoj de Centra Eŭropo, en somero ŝanĝas al +02:00

UTC+02:00, B

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+02:00.
Thumb
Ĝenerala kaj samtempe preciza geografia vidaĵo de Orienta Eŭropo, en UTC+02:00, minus Rusio kaj plus Baltio kaj parto de Balkanio.
Thumb
La okcidenta parto de Mezoriento en UTC+02:00.

UTC+03:00, C

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+03:00.
Thumb
Zono komune konata kiel Mezoriento. Ĉio en UTC+03:00 minus Egipto.
Thumb
Orientafriko. Ĉio en UTC+03:00.

UTC+03:30, C†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+03:30.

UTC+04:00, D

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+04:00.
Thumb
Plej parto de landoj de Kaŭkazio estas en UTC+04:00, sed Irano sude duonhoro malpli.
Thumb
Landoj de Persa Golfo estas en UTC+04:00, sed Irano duonhoro malpli.

UTC+04:30, D†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+04:30.

UTC+05:00, E

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+05:00.
Thumb
Pakistano estas en UTC+05:00; helverde postulita teritorio apartenanta al Barato, kiu ne estas en UTC+05:00.

UTC+05:30, E†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+05:30.

UTC+05:45, E†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+05:45.

UTC+06:00, F

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+06:00.
Thumb
Bangladeŝo estas en UTC+06:00; pli okcidente Barato estas en UTC+05:30.

UTC+06:30, F†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+06:30.

UTC+07:00, G

Thumb
Hindoĉinio estas en UTC+07:00; helverde Birmo estas en UTC+06:30. Tajlando ankaŭ helverde en UTC+07:00.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+07:00.

UTC+08:00, H

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+08:00.
Thumb
Malajzio estas en UTC+08:00.

UTC+08:45, H†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+08:45.

UTC+09:00, I

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+09:00.
Thumb
Japanio kaj Koreio estas en UTC+09:00.

UTC+09:30, I†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+09:30.

UTC+10:00, K

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+10:00.
Thumb
Papuo-Nov-Gvineo estas en UTC+10:00.

UTC+10:30, K†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+10:30.

UTC+11:00, L

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+11:00.
Thumb
Nov-Kaledonio estas en UTC+11:00.

UTC+12:00, M

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+12:00.
Thumb
Fiĝioj estas en UTC+12:00.

UTC+12:45, M†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+12:45.

UTC+13:00, M†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+13:00.
Thumb
Tongo estas en UTC+13:00.

UTC+14:00, M†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+14:00.
Thumb
Kiribati estas malgranda lando de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj, sed disigita en tri horzonoj depende de la insuloj.
Remove ads

Nomo

Ĉiu horzono havas nomon depende de la landoj kiuj estas regataj de tiu kaj eblas okazoj ke la nomo estas kunhavata de du aŭ pliaj landoj aŭ ke tiu estas ekskluziva de unu lando aŭ specifa zono. La nomo estas plej ofte mallongigita per sia anglalingva skribado kaj tiu enhavas la vortojn Standard (norma) aŭ Daylight (lumtaga) por distingi ĉu la horzono estas uzata de difinita lando en norma horaro aŭ kiel somera tempo (se oni aplikas tion) respektivem kvankam la nomo povas ankaŭ ne inkludi tiujn vortojn. Menciindas, ke en ĉiutaga parolmaniero oni uzas la nomon de la horzono sen fari tiun distingon.

Remove ads

Horzonoj kaj Novjaro

Pro la ekzisto de horzonoj kaj pro la rotacio de la Tero, la unuaj lokoj kiuj ricevas la Novjaron estas la insuloj Caroline kaj Kiritimati, de la Respubliko Kiribati, dum Usona Samoo, la insulo Alofi de Wallis kaj Futuna, la insulo Baker kaj la insulo Howland estas la lastaj lokoj.[4] Tio signifas, ke la linio kiu dividas unu tagon de la sekvonta trairas inter tiuj insuloj. Tiel tiuj apartaj lokoj kiuj dum la jaro apenaŭ ricevas atenton de la tutmonda gazetaro en tiu unua tago de la jaro aperas en ĉiuj amaskomunikiloj pro tiu tialo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads