From Wikipedia, the free encyclopedia
Apataki[1] estas korala atolo en la suda Pacifika Oceano, teritoria parto de Franca Polinezio. Ĝi estas unu el la Palliser insuloj, subgrupo de la Tuamotua Arkipelago. Apataki situas proksimume 370 km nordoriente de la insulo Tahitio, 17 km oriente de Arutua kaj 24 km nordoriente de Kaukura. La insulo estas preskaŭ rektangula; 34 km longa kaj 24 km larĝa. Ĝi havas areon de proksimume 706 km2 kun terareo de proksimume 20 km². Ĝia vasta laguno havas du ŝipvetureblajn pasejojn por en- kaj eliri.
Apataki | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 27′ S, 146° 20′ U (mapo)-15.449166666667-146.32916666667 | |
Longo | 34 km | |
Larĝo | 24 km | |
Areo | 20 km² | |
Loĝantaro | 350 (2012) 18 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Niutahi | |
En 2012 Apataki havis 350 loĝantojn, (en 2007 492). La ĉefvilaĝo nomiĝas Niutahi.
La unua registrita eŭropano kiu vidis Apataki atolon estis la nederlanda navigisto Jacob Roggeveen en 1722. James Cook vizitis ĝin en 1774.
Administracie, Apataki estas parto de la komunumo Aratua.
Apataki havas flughavenon sed ne turisman industrion. La nura ĉefa industrio de la insulo estas kultivitaj Tahitiaj (nigraj) perloj. La kokospalmo, kiu formas la bazo por la produktado de kopro, estas de speciala ekonomia graveco por la indiĝenoj. Sur kelkaj insuletoj la loĝantoj kultivas vanilon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.