Apokalipsa horloĝo
simbolo en la formo de horloĝo pri la risko de artefarita tutmonda katastrofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Apokalipsa horloĝo (angle Doomsday Clock) estas simbola horloĝ-sfero kreita en la jaro 1947 (kiam ekis la malvarma milito) kaj ĝi estas prizorgita de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj (angle Bulletin of the Atomic Scientists) de la Universitato de Ĉikago. Ĝi montras, per analogio, kiom da minutoj restas al la homaro ĝis la meznokto, horo kiu reprezentas la totalan detruon pro milito aŭ nuklea katastrofo.
Tiu ĉi horloĝo aperas en la kovrilo de ĉiuj Bultenaj specimenoj ekde ĝia apero.
La kvanto da minutoj antaŭ noktomezo, estas arbitra mezuro de la grado de nuklea minaco, kiun la Tero suferas. Ĉi horloĝo ĝisdatiĝas de tempo al tempo laŭ la internaciaj streĉitecoj kaj minacoj. La plej streĉa punkto okazis dum 1953, kiam Usono kaj Sovetunio rivalis per ambaŭflankaj nukleaj testoj.