la enciklopedio Vikipedio en la araba lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La arablingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon : ويكيبيديا العربية, latinliterigo laŭ sistemo DMG Wīkībīdyā al-ʿArabiyya aŭ ويكيبيديا، الموسوعة الحرة, latinlitere Wīkībīdyā, al-Mawsūʿa al-Ḥurra.
Arablingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ar.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | araba |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 1 241 353 |
Profundeco | 272.7 |
Paĝoj | 8 501 283 |
Redaktoj | 67 784 447 |
Uzantoj | 2 621 547 |
Aktivaj uzantoj | 3 708 |
Administrantoj | 25 |
Dosieroj | 52 757 |
La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2009, estante la unua ŝemida lingvo atinginta tiun nombron.
La Fondumo Vikimedio kaj la neprofitcela grupo Taghreedat establis la "Programon por redaktistoj de la araba vikipedio" kiu celas trejni uzantojn por redakti la araban vikipedion[1]. Projekto nomata Bayt Alhikma rezultis en la traduko de pli ol 10 000 artikoloj pri scienco kaj aliaj temoj en la araba.
Ĝis la fino de junio 2014, la nombro de artikoloj atingis 384 000[2]
La 19-an de septembro 2024 ĝi enhavas 1 241 353 artikolojn, do intertempe ankaŭ pasis la limon de 200 000 artikoloj. La nombro de aktivaj uzantoj en la araba vikipedio rapide kreskis ĝis 10.000 uzantoj por la unua fojo la 10-an de februaro 2021[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.