Batalo de Ardenoj
batalo en la dua mondmilito / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de Ardenoj (en la germana, Ardennenoffensive aŭ Rundstedt-Offensive; en la angla, Battle of the Bulge) estis granda nazia ofensivo de la Dua Mondmilito, komencita fine de la Dua Mondmilito (16-a de decembro 1944 ĝis 25-a de januaro 1945), tra la densaj arbaroj kaj montaroj de la regiono de Ardenoj de Belgio — kaj pli precize de Valonio, de tie ĝia nomo en franca, Bataille des Ardennes —, Francio kaj Luksemburgio en la Okcidenta Fronto. La Wehrmacht donis al la ofensivo la kodonomon Operaco Wacht am Rhein pere de la patriota germana himno Die Wacht am Rhein (gardostaro ĉe la Rejno).
La usonanoj uzis diversajn nomojn kiel Battle of the Bulge (Batalo de la Sako).[1][2][3] La batalo estis difinita milite kiel la Ardennes Counteroffensive ('Kontraŭofensivo de Ardenoj'), kio inkludis kaj la germanan atakon kaj la usonan klopodon por haltigi kaj poste venki super ĝi.