Belgio
federacio en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝlando Belgio aŭ Belgujo (nederlande Koninkrijk België; france Royaume de Belgique; germane Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcidenta Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.
Reĝlando Belgio | |
Koninkrijk België Royaume de Belgique Königreich Belgien | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: La Brabançonne "La kanto de Brabanto" | |
Nacia devizo: Eendracht maakt macht (nl) L'union fait la force (fr) Einigkeit macht stark (de) (Unueco donas forton) | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Bruselo (1,193 mil) |
Oficiala(j) lingvo(j) | nederlanda lingvo, franca lingvo, germana lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | (ne'ĉie'ŝtat'e) nederlanda (federacia nivelo, Flandra Regiono, Brusela Ĉefurba Regiono) (58%), franca (federacia nivelo, Franclingva regiono,Brusela Ĉefurba Regiono ) (42%) germana (federacia nivelo, Germanlingva regiono ) (<1%) |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj (75%), protestantoj (22%), 4 aliaj rekonataj religioj |
Areo | 30,528 km² |
- % de akvo | 6,2 % |
Loĝantaro | 10,4 miliono |
Loĝdenso | 336 loĝ./km² |
Loĝantoj | Belgoj |
Horzono | +1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Interreta domajno | be |
Landokodo | ISO: BE - Aŭtoj: B - Aviadiloj: OO |
Telefona kodo | 32 |
Plej alta punkto | Signal de Botrange |
Plej malalta punkto | De Moeren |
Politiko | |
Politika sistemo | Parlamenta konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | reĝo Filipo la 1-a (ekde 2013) |
Ĉefministro | Alexander De Croo |
Nacia tago | 21a de julio |
Sendependiĝo | en 1830 de Nederlando |
Ekonomio | |
Valuto | Eŭro (ĝis 2002 la belga franko) (EUR) |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Esperanto-movado en Belgio |
Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar Belgio estas trapasita de la kultura limo inter la ĝermana kaj la latinida Eŭropoj, ĝi estas same dividita lingvistike. Du precipaj lingvoj estas parolitaj en Belgio : la nederlanda lingvo estas precipe uzita norde en Flandrio, kaj la franca lingvo regas Valonion plisude. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.
La vorto « Belgio » devenas de la latina nomo de la plejnorda parto de romia Gaŭlo, la Gallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo da keltaj triboj, la Belgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de la Nederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktuala Benelukso. Ekde la fino de Mezepoko ĝis la 17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis la belga revolucio, Belgio (tiam Hispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajn internaciajn organizaĵojn kiel NATO.