From Wikipedia, the free encyclopedia
Armando PALACIO VALDÉS (naskiĝis la 4-an de oktobro 1853 en Entralgo, Asturias, mortis la 29-an de januaro 1938 en Madrido) estis hispana recenzisto kaj verkisto de romanoj kaj rakontoj.
Armando Palacio Valdés | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Armando Francisco Bonifacio Palacio y Rodríguez Valdés | |||||
Naskonomo | Armando Francisco Bonifacio Palacio y Rodríguez Valdés | ||||
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1853 en Entrialgo | ||||
Morto | 29-an de januaro 1938 (84-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | Cementerio Municipal de La Carriona (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oviedo vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Atanasio Palacio Valdés (en) kaj Leopoldo Palacio Valdés (en) vd | ||||
Parencoj | Eduardo Palacio-Valdés (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Armando Palacio Valdés vd | ||||
Okupo | verkisto literaturkritikisto romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Armando Palacio Valdés estis filo de Silverio Palacio kaj de Eduarda Valdés. Lia patro estis advokato kaj lia patrino venis de bonstata familio. Li edukiĝis en Avilés ĝis 1865, kiam li translokiĝis al Oviedo kie li loĝis kun sia avo por fini siajn mezlernejan studojn, kio tiutempe okazis en la sama konstruaĵo kiel la universitato. Pro tio li havis aliron al la universitata biblioteko kie li ekinteresiĝis pri literaturo.
Liaj unuaj verkoj estis eldonitaj en la Revista Europea. Temis pri spritaj eseoj, notindaj pro la demonstro de sendependa juĝkapablo kaj subtila humoro. Ili trovis tiom da publika favoro ke la juna verkisto estis baldaŭ nomita redaktisto de la Revista. La plej bonaj de liaj kritikaj verkoj troviĝas en la kolekto en Los Oradores del Ateneo (1878), Los Novelistas españoles (1878), Nuevo viaje al Parnaso kaj La Literatura en 1881 (1882), tiu lasta en kunlaboro kun Leopoldo Alas.
En 1881 li eldonis romanon El señorito Octavio, kiu montras nekutiman observkapablon kaj optimistan promeson por la estonteco. En Marta y Maria (1883), portreto de la lukto inter religia dediĉemo kaj teraj pasioj, iomete laŭ la stilo de Valera, Palacio Valdés atingis popularan sukceson kio metis lin en la unua rango de tiutempaj hispanaj romanverkistoj. La hermana San Sulpicio (1889) estas novelo kiu portretas afable monaĥinon kaj iĝis tiom populara ke estonteco oni faros samnoman filmon.
Li havis siajn radikojn en Realismo kaj Naturalismo. Kvankam aliaj verkistoj de lia tempo estas nun pli alte taksitaj, ekzemple Juan Valera, Galdós, Emilia Pardo Bazán kaj Leopoldo Alas konata kiel Clarín, Palacio Valdés kune kun Vicente Blasco Ibáñez estis malkovritaj de legantoj en aliaj landoj. Dek unu romanoj de Valdés estis tradukitaj en la anglan dum lia vivo kaj aperis tradukoj en la franca, germana, ĉeĥa, portugala kaj sveda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.