Armena Nacia Junulara Konsilio
nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Armenio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Armena Nacia Junulara Konsilio - nacilingve Հայաստանի երիտասարդության ազգային խորհուրդ (ՀԵաԽ HEaĤ) - estas federacio en Armenio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Armena Nacia Junulara Konsilio estas la urbo Erevano.