Franca lingvo
latinida lingvo, parolata en Francio, Belgio, Luksemburgio, Monako, partoj de Svislando kaj Kanado (Kebekio, Nov-Brunsviko), multaj Afrikaj landoj, kaj Haitio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La franca lingvo (france langue française /lɑ̃g fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo[mankas fonto]), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.
Ĉi tiu artikolo estas proponita kiel Leginda artikolo. Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en la baloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forigi ĉi tiun ŝablonon el la artikolo. |
Franca lingvo | ||||
Français | ||||
Regionoj, kie la franca estas:
| ||||
moderna lingvo • natura lingvo • lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Lingvoj de oïl • sud-Eŭropaj lingvoj • gaŭlo-latinida lingvaro • latinida lingvaro | ||||
Parolata en | Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj | |||
Parolantoj | 77 200 000 | |||
Denaskaj parolantoj | ĉ. 110–128 milionoj | |||
Fremdlingvo / dua lingvo por | ĉ. 265–500 milionoj | |||
Skribo | latina alfabeto | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindeŭropa lingvaro | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj | |||
Reguligita de | Académie française | |||
Lingva statuso | 1 sekura | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | fr | |||
ISO 639-2 | ||||
Bibliografia | fre | |||
Terminologia | fra | |||
ISO 639-3 | fra | |||
SIL | FRA | |||
Glottolog | stan1290 | |||
Angla nomo | French | |||
Franca nomo | français | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
La franca lingvo estas latinida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).