From Wikipedia, the free encyclopedia
Arminio (Armen), latine Arminius respektive germane Hermann der Cherusker (16 a.K. – 22 p.K.) estis tribestro de la ĝermana tribo de ĥeruskoj. Li naskiĝis dum la jaro 17 aŭ 16 antaŭ Kristo kiel filo de la ĥeruska tribestro Segimero. Arminio estis trejnita kiel romia militestro, kaj akiris romian civitanecon antaŭ ol reveni al Ĝermanio, kie li gvidis armeon el pluraj ĝermanaj triboj, kiu venkis tri romiajn legiojn sub gvido de la romia armeestro Publius Quinctilius Varus dum batalo iom norde de la Teŭtoburga Arbaro (germane Teutoburger Wald) dum la jaro 9 post Kristo: tutekzakte la batalo okazis en Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme en la nuna germana federacia lando Malsupra Saksio. Flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.
Arminio | |||||
---|---|---|---|---|---|
tribestro de la ĥeruskoj | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Herman | ||||
Naskiĝo | 16 a.K. en Vezero | ||||
Morto | 22 p.K. en Germania Magna | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Segimerus vd | ||||
Gefratoj | Flavus (en) vd | ||||
Edz(in)o | Tusnelda vd | ||||
Infanoj | Thumelicus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | triba militestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pri lia batalo kontraŭ la armeo de la romia generalo Varus verkis la latina historiisto Velejo Paterkulo; parton de tiu verko oni retrovas en volumo 3 de la Antologio Latina de Gerrit Berveling.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.