Arno Peters
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arno Peters (n. la 22-an de majo 1916 en Berlino-Charlottenburg; m. la 2-an de decembro 2002 en Bremeno) estis germana historiisto kaj kartografo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/NetzentwuerfePeters.png/320px-NetzentwuerfePeters.png)
Arno Peters | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1916 (1916-05-22) en Charlottenburg |
Morto | 2-an de decembro 2002 (2002-12-02) (86-jaraĝa) en Bremeno |
Tombo | Riensberger Friedhof (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kartografo historiisto tiki-taka (en) ![]() ![]() |
Li verkis Peters Synchronoptische Weltgeschichte, kiu starigas la eŭropan historion samrangan apud la historio de la grandaj aziaj kaj afrikaj kaj antaŭkolombaj amerikaj kulturoj.
Same Peters celis en siaj geografiaj verkoj la superadon de la mondrigardo laŭ lia opinio eŭropcentrisma. En 1973 li prezentis mapoprojekcion de la mondo (Peters-projekcio), kiu starigis la bazon de la Peters-maparo aperinta en 1989. La mapoj en ĝi prezentas ĉiujn landojn kaj regionojn de la mondo en la sama skalo kaj kun ĝusta areogrando.
Krome Peters okupiĝis kun la koncepto de la ekvivalentekonomio kiel ekonomia sistemo, kiun li rigardis kiel alternativo al la reganta kapitalisma produktadmaniero. La komerco per libera prezoformiĝo pere de la merkatomekanismo en la kapitalismo devas cedi al la ekvivalentprincipo laŭ la interŝanĝo de ekvivalentaj valoroj. Bazo de ĉi tiuj valoroj formas la labortempo materialiĝinta en la produktoj. Por ke ĉi tiu produktadmaniero povu funkcii laŭ la homaj bezonoj, krome necesas tutmonda planado de la ekonomio, kiu intertempe pro la uzado de plej moderna komputado estas realisme realigebla.
En 1994 li ricevis en Bremeno la Kultur- kaj Pacpremion de Villa Ichon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/23-a_IS.jpg/640px-23-a_IS.jpg)