![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/Moselle_-_Thionville_arrondissement.svg/langeo-640px-Moselle_-_Thionville_arrondissement.svg.png&w=640&q=50)
Arondismento Thionville
From Wikipedia, the free encyclopedia
La arondismento Thionville (france arrondissement de Thionville) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Moselle, nomata laŭ la rivero Mozelo, en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Loreno. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Thionville. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 273 063 personoj sur areo de 941,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 290 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Arondismento Thionville | |
france: Arrondissement de Thionville | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Departemento | ![]() |
Historia regiono | ![]() |
Ĉefurbo | Thionville |
Areo | 941,5 km² (94 150 ha) |
Loĝantaro | 273 063 (2021) |
Denseco | 290 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 577 |
Komunumoj | 104 |
![]() | |
Fermi
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de sep kantonoj.