From Wikipedia, the free encyclopedia
Arturo la 2-a de Bretonio (naskiĝis la 25-an de Julio 1261, mortis la 27-an de Aŭgusto 1312 en la kastelo de L'Isle), filo de Johano la 2-a, duko de Bretonio, kaj de Beatrico de Anglio, estis duko de Bretonio de 1305 ĝis 1312.
Arturo la 2-a | ||
---|---|---|
Duko de Bretonio | ||
Regado | 1305-1312 | |
Antaŭulo | Johano la 2-a | |
Sekvanto | Johano la 3-a | |
Ceteraj titoloj | Grafo de Richmond | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de julio 1261 | |
Morto | 27-an de aŭgusto 1312 (51-jaraĝa) en Château de l'Isle (Saint-Denis-en-Val) | |
Tombo | monaĥinejo Cordeliers vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Dinastio | Kapetida familio de Dreux | |
Patro | Johano la 2-a | |
Patrino | Beatrica de Anglio | |
Gefratoj | John of Brittany, Earl of Richmond (en) , Marie of Brittany, Countess of Saint-Pol (en) , Blanche of Brittany (en) kaj Eleanor of Brittany (en) vd | |
Edz(in)o | Maria de Limoges Jolanda de Dreux | |
Infanoj | Johano la 3-a Vito la 7-a de Limoges (fr: Guy) Petro (fr: Pierre) Johano de Montfort Beatrica de Bretonio (fr: Béatrice) Johana (fr: Jeanne) Alix de Bretagne Blanka (fr: Blanche) Maria (fr: Marie) | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li fariĝis duko de Bretonio post sia patro la 18-an de Novembro 1305. Lia regado en Bretonio estis paca sed mallonga. Li malplialtigis la klerikarajn impostojn.
Li mortis la 27-an de Aŭgusto 1312 en la kastelo de L'Isle kaj estis entombigita en la kordelierejo de Vannes, en la bela marmora tombo, kiun li konstruigis, kies kuŝostatuo estis vandalita en la franca revolucio. Ĝiaj restaĵoj estis uzitaj por balasti vojon, sed kelkaj estis retrovitaj kaj restaŭritaj kaj nun kelkfoje estas publike videblaj.
En 1275, en Tours, li edziĝis al Maria de Limoges (fr: Marie), (1260-1290), vicgrafino de Limoges, filino kaj heredanto de Vito la 6-a (fr: Guy), vicgrafo de Limoges, kaj de Margareta (fr: Marguerite) de Bourgonjo. Ili havis tri filojn :
En Majo 1294, fariĝinta vidvo, li reedziĝis al la vidvina reĝino de Skotlando Jolanda de Dreux, (1263 – 1330), grafino de Montfort, filino de Roberto la 4-a de Dreux, grafo de Dreux kaj de Braine, kaj de Beatrico, grafino de Montfort. Ili havis ses gefilojn :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.