Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich
From Wikipedia, the free encyclopedia
Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich estis sukcese plenumita atenco farita la 27-an de majo 1942 en Prago-Libeň (Ĉeĥio). La atencon faris la ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj Josef Valčík, Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš el Operaco Anthropoid, kiuj estis speciale trejnitaj por tiu ĉi tasko en Britio. Temis pri la sola atenco kontraŭ tiom altranga reprezentanto de la germanaj armitaj fortoj dum la tuta Dua mondmilito.
Rapidaj faktoj Historia periodo:, Celo: ...
Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich | |
---|---|
La difektita aŭto de Reinhard Heydrich | |
Historia periodo: | Dua mondmilito |
Celo: | mortigo de Reinhard Heydrich |
Sekvoj: | morto de Reinhard Heydrich; escepta stato proklamita de K. H. Frank; teroro kontraŭ la loĝantaro de Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Dato: | 27-a de majo 1942 |
Loko: | Prago−Libeň, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Atencanto: | Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš |
Verŝajna atencanto: | Josef Valčík, eble ankaŭ pluaj |
Uzita armilo: | Sten gun Mk. II (misfunkciis) kontraŭtanka grenado modelo 73 |
Fermi
Reinhard Heydrich en 1941 kaj 1942 estis reprezentanta regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio, do la plej supera reprezentanto de la okupaciaj fortoj.