ĉefurbo de la usona ŝtato Georgio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Atlanto (angleAtlanta [atLANta]) estas la plej granda urbo kaj la ĉefurbo de la usona ŝtatoGeorgio. Laŭ popolnombrado, en la jaro 2000 ĝi havis 416 474 loĝantojn. En la pli granda urbaro, kies centro ĝi estas, vivas inter 3 kaj 4 milionoj da homoj. Ĝi estas la ĉefurbo de Kantono Fulton, Georgio.
Rapidaj faktoj Fotomontaĵo, kantona sidejo • urbego • urbo de Usono • komunumo de Georgio ...
Kromnomoj de Atlanto inkluzivas "la Feniks-Urbo", ĉar ĝia rekonstruiĝo post la Usona Enlanda Milito estas taksita simila al la leviĝo el cindroj de la mita fenikso; "la pordega urbo de la sudo", pro tio ke ĝi estis fervoj-centro; kaj "la urbo tro okupata por malami", pro la relativa senperforteco dum la Civilrajta movado en la 1960-aj jaroj.