From Wikipedia, the free encyclopedia
Ayyám-i-Há (arabe : ايام الهاء , laŭvorte "Tagoj de Ha") estas la nomo de festa periodo en la bahaa kalendaro. La 4 aŭ 5 tagoj de tiu periodo situas inter la du lastaj monatoj Mulk (18-a monato : "Regado") kaj 'Alá' (19-a monato : "Alteco") de la bahaa jaro. La nombro de tiuj "intermetitaj" tagoj varias laŭ la dato de la posta ekvinokso de printempo por ke la unua tago de la nova jaro bahaa (Naw-Rúz) koincidu kun tiu ekvinokso. La limdatoj de tiu priodo estas la 25-a de februaro kaj la 1-a de marto laŭ la gregoria kalendaro.
Báb fondis la Babismon kaj dekretis en siaj verkoj Kitábu'l-Asmá' ("Libro de la Diaj Nomoj") kaj Al-Bayán ("La Klarigo") la Badi-an kalendaron je 19 monatoj po 19 tagoj kun kromtagoj por alĝustigi ĝin kun la suna jaro [1]. Tiu Badi-a kalendaro indikas gravan disiĝon el Islamo ĉar la Korano indikas, ke la monatoj estas 12, kaj malpermesas la uzon de tiaj tagoj [2]. Báb tamen ne indikis, kiam situas tiuj kromtagoj.
Bahá'u'lláh fondis la Baha-an Kredon kaj asertis, ke li estas "Tiu, kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh) profetita de Báb. En sia ĉefa verko, titolita la "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas), li aprobas la uzon de la Badi-a kalendaro [3] kaj indikas, ke tiuj intermetitaj tagoj estu lokitaj antaŭ la fasta periodo de la 19a monato. Li nomis tiun periodon Ayyám-i-Há ("Tagoj de Ha") kaj ordonis ke ĝi estu festa [4].
La 19 monatoj de la Badi-a kalendaro estas nomitaj laŭ la atributoj de Dio. Ayyám-i-Há signifas la "Tagojn de Há " kaj la araba litero Há (H en esperanto) estas uzita en la Sanktaj Skriboj bahaaj kiel simbolo de la Esenco de Dio, kiu superas Liajn atributojn. Laŭ la Abjad-numeraloj tiu litero valoras 5, kiu estas la maksimuma nombro da tagoj en la Ayyám-i-Há.
Dum tiuj tagoj bahaanoj devus celebri Dion kaj Lian Unuecon per elmontroj de amo, frateco kaj unuiĝo. Kun ĝojo ili kutime faras kaj ricevas donacojn, kunvenas kaj gastigas, festas kaj festenas, kaj partoprenas diversajn agadojn homhelpajn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.