Aŝa Bhosle
From Wikipedia, the free encyclopedia
Asha Bhosle (naskiĝinta la 8-an de septembro 1933), al kiu oni ofte referas kiel Ashaji, estas hinda ('barata') kantistino. Ŝi estas plej bone konata kiel playback kantistino en la hinda kinejo, kvankam ŝi havas pli larĝan repertuaron. La kariero de Bhosle komenciĝis en 1943 kaj trakuris pli ol ses jardekojn. Ŝi faris playback kantadon por pli ol mil Bollywood-filmoj. Krome, ŝi registris plurajn privatajn albumojn kaj partoprenis en multnombraj solo-koncertoj en Hindio/Barato kaj eksterlande. Bhosle estas la fratino de playback kantisto Lata Mangeshkar.
Aŝa Bhosle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1933 (1933-09-08) (90-jaraĝa) en Sangli |
Ŝtataneco | Brita Hindio Barato |
Alma mater | Balmohan Vidyamandir (en) |
Familio | |
Patro | Deenanath Mangeshkar (en) |
Frat(in)oj | Lata Mangeshkar, Usha Mangeshkar (en) , Meena Khadikar (en) kaj Hridaynath Mangeshkar (en) |
Edz(in)o | Rahul Dev Burman (en) (1980–1994) |
Infano | Varsha Bhosle (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro komponisto filmaktoro gitaristo kantisto playback singer (en) |
TTT | |
Retejo | http://ashabhosle.com |
Fama por sia voĉa gamo kaj ofte kreditita por sia diverstalenteco, la laboro de Bhosle inkluzivas filman muzikon, popmuzikon, ghazals, bhajans, tradicia indiana klasika muziko, folkloraj kantoj, qawwalis kaj Rabindra Sangeets. Krom en la hinda, ŝi kantis en pli ol 20 hindaj kaj fremdaj lingvoj.[1] En 2006, Asha Bhosle deklaris ke ŝi kantis pli ol 12000 kantoj, cifero ripetita de pluraj aliaj fontoj.[2][1][3] En 2011, ŝi estis oficiale agnoskita de la Guinness Libro de Mondaj Rekordoj kiel la plej registrita artisto en la muzika historio.[4] La Registaro de Barato honoris ŝin kun la Dadasaheb Phalke Premio en 2000 kaj la Padma Vibhushan[5] en 2008. En 2013, ŝi faris sian debuton kiel aktorino en la filmo Mai.