From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭstria Ŝtattraktato estas internacia traktato farita inter Aŭstrujo, Usono, Unuiĝinta Reĝolando kaj Francujo por la restarigo de sendependa aŭstria respubliko. La traktato estis subskribita la 15-an de majo 1955 kaj ekvalidis la 27-an de julio de tiu jaro.
La traktato ekvalidis la 27-an de julio, kiam samtempe ĉesis la rajto pri okupado por la kvar aliancanoj en Aŭstrujo kaj ekis la 90 tagojn daŭrantaj tempo, post kiu la lasta neaŭstra soldato forlasu la teritorion (= artikolo 20).
De 1947-49 kunsido de la vicministroj pri eksteraj aferoj de la Aliancanoj jam estis ellaboradinta traktato-skizon. Pro la malboniĝintaj rilatoj inter la libera mondo kaj la komunisma bloko, Sovetunio postulis sekurigajn garantiojn por eviti la membriĝon de Aŭstrujo al okcidenta defendunio.
Post la morto de Stalino en 1953, la soveta sinteno mildiĝis kaj oni akceptis proponon de Leopold Figl (tiam ministro pri eksteraj aferoj) doni daŭran neŭtralecon al Auŝtrujo kaj eligi ĝin tiamaniere el iu ajn okcidenta defendalianco. Post politika deklaro pri ĉiama neutraleco (en la t.n. Moskva Memorando subskribita fare de Sovetunio kaj de aŭstria delegacio konsistinta el la politikistoj Julius Raab, Adolf Schärf, Leopold Figl kaj Bruno Kreisky la 15-an de aprilo 1955) kaj definitiva ellaboro de la teksto, oni pintkunvenis la 15-an de majo 1955 en la Kastelo Belvedere en Vieno.
La 26-an de oktobro 1955 (ekde 1965 nacia tago de la respubliko) la Nacia Konsilio deklaris Aŭstrujon por ĉiam neŭtrala.
En la 6-a de novembro 1990 kelkaj jam ne aktualaj reguloj militaraj estis ŝanĝataj, kun posta aprobo de la kvar iamaj aliancanoj. Ekde 1989/90 la libervola sindevigo de Aŭstrujo esti neŭtrala jam ne konsideratis kiel doktrino nepridiskutebla (kp. ekz. la ideojn de Wolfgang Schüssel.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.