Aŭtunmeza Festo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŭtunmeza festo originis de Ĉinio, estas la tradicia festo de la popoloj de la orienta Azio,en la 15-a dato de la oka monato laŭ la luna kalendaro ĉiujare. La Aŭtunmeza Festo estas la tradicia festo ne nur por ĉino, sed ankaŭ por japano, vjetnamo kaj koreo, kiuj estis influita de ĉina kulturo antikvece.
Laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, la oka monato estas dua monato de aŭtuna sezono. Oni nomas ĝin meza aŭtuno, ankaŭ ok-monata festo. Kaj pro la plenluno cirkleca, tio signifas renkontiĝo post disiĝo, ankaŭ nome la festo renkontiĝa post disiĝo. Nokte, oni suprenrigardas ĉielen la lunon klara kiel jado kaj pleto, dezirante renkontiĝon kun familianoj post disiĝo. Kaj vojaĝanto aliloke metas hejmsopiron pere de la luno, tiel oni ankaŭ nomas ĝin “Festo Renkontiĝa Post Disiĝo”.
Ĉino antikvece havis moron oferi al Lun-dio. En Zhou-dinastio (ak 11~ak 221), oni okazigis la lun-oferadon en la nokto de la aŭtunmezo, metis incensan altaron, sur kiu estas lunkukoj,fruktoj kaj aliaj oferaĵoj. Sub la luno, oni metis Lun-dion al la direkto de la luno, kaj bruligis kandelojn laŭvice genuiĝante por riverenco al la luno. Post tio ĉefmastrino distranĉis lunkukon divide al tutaj familianoj inkluzive de vojaĝantoj aliloke.