Babin Jar
ravino sur administra areo de Kijevo, ĉefurbo de Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Babin Jar (ukraine Бабин Яр) aŭ Babij Jar (ruse Бабий Яр) estas ravino sur administra areo de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Tiu ravino estis okazejo de la amasmurdo de judoj en 1941, dum la Dua Mondmilito. Tiu genocido okazis la 29-an kaj 30-an de septembro 1941 kaj postulis vivon de pli ol 33.000 judoj.