From Wikipedia, the free encyclopedia
Balenvoĉoj, balenkanto aŭ pli ĝuste balensonoj estas uzataj de balenoj por diferencaj tipoj de komunikado.[1]
La mekanismoj uzataj por produkti sonon varias el unu familio de cetacoj al alia. Marmamuloj, kiel balenoj, delfenoj kaj porkocetoj, estas multe pli dependaj el sono por komunikado kaj sentado ol la surteraj mamuloj, ĉar aliaj sentoj estas de limigita efiko en akvo. Vidkapablo estas malpli efika por marmamuloj pro la partikulara maniero kiel la lumo disiĝas en oceano. Ankaŭ flarado estas limigita, ĉar molekuloj disiĝas pli malrapide en avo ol en aero, kio faras flaradon malpli efika. Tamen, la sonrapido estas preskaŭ kvar foje pli granda en akvo ol en la atmosfero je marnivelo. Ĉar marmamuloj estas tiom dependaj el aŭdkapablo por komuniki kiaj manĝi, medikonservistoj kaj cetologoj supozas, ke ili estas lastatempe suferantaj pro pliiĝanta media bruo en la mondaj oceanoj okazigita de ŝipoj, sonaro kaj marsisma esplorado.[2]
La vorto "kanto" estas uzata por priskribi la modelon de regulaj kaj antaŭdireblaj sonoj faritaj de kelkaj specioj de balenoj, ĉefe la Ĝiba baleno. Tio estas inkludita en aŭ komparita kun muziko, kaj maskloj de ĝiba baleno estis priskribitaj kiel "kutimaj komponistoj" de kantoj kiuj estas "'rimarkinde similaj' al homaj muzikaj tradicioj".[3] Oni sugestis, ke la kantoj de la ĝibaj balenoj komunikas masklan taŭgecon al baleninoj.[4] La klakosonoj faritaj de kaĉalotoj kaj delfenoj ne estas strikte kantoj, sed oni sugestis, ke la klakosekvencoj estus individigitaj ritmaj sekvencoj kiuj komunikas la identecon de unuopa baleno al aliaj balenoj de ties grupo. Tiuj klakosekvencoj ebligus al la grupoj kunordigi manĝadon.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.