From Wikipedia, the free encyclopedia
Banaba estas insulo en la Pacifika Oceano, kiu politike apartenas al la insulara ŝtato Kiribato. Origine ĝi krom la insulo Nauro - antaŭ ekspluatado per industria minado - havis la plej grandajn naturajn provizojn de fosfato en la teritorio de la oceano.
Banaba | ||
---|---|---|
Satelita bildo de Banaba | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika Oceano | |
Geografia situo | 0° 51′ 34″ S, 169° 32′ 13″ O (mapo)-0.85944444444444169.5369444444481 | |
Longo | 3,5 km | |
Areo | 6,29 km² | |
Plej alta loko | 81 m | |
Loĝantaro | 300 (2010) 48 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Antereen | |
mapo | ||
Rimarko | Plej alta monto en Kiribato | |
Banaba situas kompare izolite ĉirkaŭ 430 kilometrojn sudokcidente de la Gilbert-Insuloj kaj 290 kilometrojn oriente de Nauro. Ĝi estas levita atolo kun diametro de ĉirkaŭ 3,5 km kaj areo de 6,29 km²[1]. La ekstera korala ringo de la insulo atingas altecon de ĝis 81 metroj super la marnivelo kaj tiel reprezentas la plej altan punkton en Kiribato.
Sur la insulo nun vivas ĉirkaŭ 300 loĝantoj, en kvar vilaĝoj; ĉefurbo estas Antereen, la eksa Tabiang.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.