urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Bandar-e Anzali aŭ Bandar-e Enzeli aŭ Haveno Anzali (perse بندر انزلی, Bandar-e Pahlavi (perslingve: بندر پهلوی) antaŭ la Irana revolucio estas urbego, havenurbo kaj ripozloko en norda Irano, en Provinco Gilano laŭ bordo de la Kaspia maro. La urbego estas ĉefurbo de la samnoma distrikto. En la loknomo Bandar signifas: haveno, tial la pli mallonga nomformo estas Anzali.
Bandar-e Anzali · بندر انزلی | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Gilano | ||
Telefonkodo | 0181 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 564 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 28′ N, 49° 27′ O (mapo)37.47305555555649.457777777778 [+] | ||
Alto | −20 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bandar-e Anzali [+] | |||
Bandar-e Anzali konstruiĝis sur du sablaj duoninsuloj, ĉe la Mordab-laguno. La haveno troviĝas inter la du duoninsuloj. Proksima metropolo estas Raŝto.
Bandar-e Anzali estas malnova urbo en la antikva Irano. Longe ĝi estis sekura haveno por komercŝipoj kaj fiŝkaptistaj boatoj. En 1919 dum la kolapso de la kontraŭsoveta (blanka) rusa armeo dek ok el liaj ŝipoj serĉis rifuĝon en Anzali. En la sekva jaro la sovetia floteto de dek tri ŝipoj faris surprizatakon en Anzali, konkerante la britan garnizonon kaj la dek ok blankajn rusajn ŝipojn. La sovetianoj (ruĝuloj) deklaris la Gilanan Sovetan Respublikon, kiu falis en 1921. La havenurbo prenis la nomon Pahlavi en 1935. Dum la 2-a mondmilito en 1942 evakuita pola trupo ŝipe alvenis al Anzali.
Bandar-e Anzali ankaŭ hodiaŭ estas la plej granda kaspia haveno de Irano. La varma kaj humida vetero permesis al tiu regiono kultivi rizojn kaj teojn. La urbego estas centro de produktado pri kaviaroj, tio estas plene ŝtatmonopolo.
Bandar-e Anzali havas la plej humidan klimaton en Irano, havante mediteranean klimaton. Jare estas precipitaĵo po 1853,5 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter septembro-decembro pli ofte.
Bandar-e Anzali havas trairan vojon, kiu sekvas la marbordon, estas elbranĉiĝo al la meza landparto. Estas bona ligo aŭtovoje kun Mazenderano, Azerbajĝano kaj Teherano. La urbego estas ligita per du pontoj al la proksima insulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.