Barasingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Barasingo (Rucervus duvaucelii), nomata ankaŭ marĉocervo, estas specio de cervoj kiu loĝas en la Hinda subkontinento. Populacioj de norda kaj centra Barato estas fragmentataj, kaj krome estas du izolataj populacioj en sudokcidenta Nepalo. Ĝi formortis el Pakistano kaj Bangladeŝo.[1]
Barasingo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rucervus duvaucelii G. Cuvier, 1823 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
flave: ĝenerala arealo en la pasinteco. ruĝe: arealo de R.d. duvaucelii | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La specia nomo memorigas pri la franca naturalisto Alfred Duvaucel.[2]
Tiu marĉocervo diferencas el aliaj hindiaj cervospecioj en tio ke iliaj kornoj portas pli ol tri pintoj. Pro tiu distinga trajto ĝi estas nomita bārah-singgā, kun la signifo "dekdu-kornoj" en Hindustana lingvo.[4] Maturaj maskloj kutime havas 10 ĝis 14 kornopintojn, kaj kelkaj havis ĝis 20.[5]
En Asama lingvo, barasingo estas nomata dolhorina; el kiu dol signife marĉo, kaj de tie la nomo marĉocervo.