Barmakidoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barmakidoj (perse برمکیان Barmakīyān; arabe البرامكة - al-Barāmikah, el Sanskrito: pramuĥa प्रमुख "estro, ĉefa administranto, registristo");[1] ankaŭ literumita Barmecides, estis Persa influa familio el Balĥo en Baktrio kie ili estis origine heredaj estroj de Budhismo,[2][3] kaj sekve venis al granda politika povo sub la abasidaj kalifoj de Bagdado. Ĥalid, la filo de Barmak iĝis ĉefministro aŭ ŭazir de As-Saffah, nome unua kalifo de la Abasida dinastio. Lia filo Jahja helpis Harun ar-Raŝid kapti la tronon kaj enpoviĝi kiel la plej pova persono en la Imperio. La Barmakidoj estis rimarkindaj pro sia majesteco, splendo kaj gastemo. Ili estas menciitaj en kelkaj rakontoj de Mil kaj unu noktoj.