Barraba
Urbeto en Nova Suda Kimrio, Aŭstralio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Barraba estas urbeto en la Nov-Anglio regiono de Nova Suda Kimrio, Aŭstralio. La urbeto antaŭe estis la centro de la Barraba-lokmunicipo, tamen en 2004 kaj la urbeto kaj la plejmulto de la municipo estis kununuigitaj en la Tamworth-regionmunicipon. Barraba estas en la Bundarra-Barraba Grava Birda Areo, kiu konservas la loĝlokon de la endanĝerata regentmelifagedo (Anthochaera phrygia).
Rapidaj faktoj Lando, Federacia ŝtato ...
Barraba | |
urbeto | |
La horloĝturo ĉe Queen Street, Barraba | |
Oficiala nomo: Barraba | |
Lando | Aŭstralio |
---|---|
Federacia ŝtato | Nova Suda Kimrio |
Regiono | Nov-Anglio |
Municipo | Tamworth-regionmunicipo |
Situo | Barraba |
- alteco | 500 m s. m. |
- koordinatoj | 30° 22′ 42″ S 150° 36′ 38″ O (mapo) |
Loĝantaro | 1 410 (2016 [1]) |
Estiĝo | 1850-oj |
Horzono | AOST (UTC+10) |
- somera tempo | AOST (UTC+11) |
Poŝtkodo | 2347 |
Situo enkadre de Aŭstralio
| |
Vikimedia Komunejo: Barraba, New South Wales | |
Retpaĝo: angle | |
Portalo pri Aŭstralio | |
Fermi
Barraba estas 477 km nordokcidente de Sidnejo, 548 km sudokcidente de Brisbano, kaj 90 km norde de Tamworth, kiu estas la plej proksima urbo. La Manilla Rivero fluas apud la urbeto. Barraba estas laŭ la Vojo de la Prospektistoj (Fossickers Way) turismvojo kaj ĝi estas en la Nandewarmontaro.