Bastani
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bastani sonnati (Persa: بستنی سنتی, ankaŭ nomataj: "Akvafrosta glaciaĵo" aŭ "Flor-najtingala glaciaĵo") estas irana glaciaĵo kun glueca kaj elasta teksturo kun alta grasa enhavo simila al mastikso glaciaĵo aŭ "Kulfi" (hinda glaciaĵo). Ĉi tiu glaciaĵo estas farita el lakto, dolĉa kremo, ovoj, sukero, roza akvo (aŭ "rozaj folioj"), safrano, vanilo, kaj pistakoj. Ĝi estas plej konata kiel persa glaciaĵo. Foje estas ankaŭ kutimo aldoni al ĉi tiu glaciaĵo: "Sahlab" (سحلب) aŭ "Salep" (orkida pulvoro) kaj eĉ iom da gumo kiel glaciaĵa gumo por doni al ĝi pli gluecan kaj elastan aspekton.