Persa lingvo
hind-eŭropa lingvo parolata en Irano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La persa lingvo (perse فارسی Farsi, taĝike Форсӣ (taĝike Тоҷикӣ)) estas hindeŭropa lingvo, parolata kiel oficiala lingvo en Irano kaj Afganio (kun la nomo daria).
Persa lingvo | ||||
perse فارسی Farsi | ||||
natura lingvo • moderna lingvo • makrolingvo • fako • studfako • dialekta kontinuaĵo • lingvo • lingva familio • dialektogrupo | ||||
---|---|---|---|---|
moderna persa lingvo | ||||
Parolata en | Irano, Afganujo, Taĝikio, Uzbekio, Turkmenio, ... | |||
Parolantoj | 45 000 000 | |||
Denaskaj parolantoj | Taksitaj 70 milionoj | |||
Skribo | araba-persa alfabeto, araba skribo | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindo-Eŭropa
| ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Irano (kiel Farsi) Afganio (kiel Dari) Taĝikio (kiel Tajik) | |||
Reguligita de | Akademio de Lingvo kaj Literaturo Persaj, Akademio de Sciencoj de Afganio, Rudaki Institute of Language and Literature | |||
Lingva statuso | 1 sekura | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | fa | |||
ISO 639-2 | ||||
Bibliografia | per | |||
Terminologia | fas | |||
ISO 639-3 | fas | |||
Glottolog | fars1254 | |||
Angla nomo | Persian | |||
Franca nomo | persan | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
Ĝi estas okcidentirana lingvo apartenanta al la irana branĉo de la hindirana subdividaĵo de la hindeŭropaj lingvoj. Persa estas plurcentra lingvo precipe parolata kaj uzata oficiale en Irano, Afganio kaj Taĝikio en tri reciproke kompreneblaj normigaj variaĵoj, nomitaj "irana persa" (oficiale konata kiel persa),[1][2][3] daria persa (oficiale konata kiel dari aŭ daria ekde 1964)[4] kaj taĝika persa (oficiale konata kiel taĝika ekde 1999).[5] Ĝi estas parolata ankaŭ indiĝene en la taĝika variaĵo fare de grava populacio ene de Uzbekio,[6][7][8] same kiel ene de aliaj regionoj kun persa historio en la kultura influsfero de Granda Irano. Ĝi estas verkita oficiale en Irano kaj Afganio en persa alfabeto, derivaĵo de la araba alfabeto, kaj en Taĝikio en la taĝika alfabeto, derivaĵo de la cirila alfabeto.
Moderna persa estas pluigo de Mezpersa, oficiala lingvo de la Sasanida Imperio (224–651 n.e.), siavice kontinuaĵo de la Malnova persa, kiu estis uzita en la Akemenida Imperio (550–330 n.e.).[9][10] Ĝi originiĝis en la regiono Farso (Persio) en sudokcidenta Irano.[11] Ties gramatiko estas simila al tiu de multaj eŭropaj lingvoj.[12]
Laŭlonge de la historio, la persa estis uzita kiel prestiĝa lingvo fare de variaj imperioj centritaj en Okcidenta Azio, Centrazio, kaj Suda Azio.[13] Malnova persa estas atestita en malnovpersa kojnoskribo ĉe skribaĵoj el inter la 6a kaj 4a jarcento a.n.e. Mezpersa estas atestita en arame-derivitaj skribmanieroj (Pahlavi kaj Manikea) ĉe surskribaĵoj kaj en Zoroastrismaj kaj Manikeismaj skribaĵoj en inter la 3-a kaj la 10-a jarcentoj. Novpersa literaturo estis por la unua fojo registrita en la 9-a jarcento, post la Islama konkero de Persio, ekde tiam adoptante la araban alfabeton.[14]
La persa estis la unua lingvo kiu elrompis la monopolon de la araba en la skribado en la Islama mondo, kaj la perslingva poezio iĝis tradicio en multaj orientaj kortegoj.[13] Kiel brita fakulo David G. Hogarth ingenie asertis, "Neniam kaptinto pli rapide kaj subtile estis kaptita per sia kaptito ol la araba fare de Persio".[15] Ĝi estis uzita oficiale kiel lingvo de burokratio eĉ fare de neindiĝenaj parolantoj, kiel fare de otomanoj en Anatolio,[16] de mogoloj en Suda Azio, kaj de paŝtunoj en Afganio. Ĝi influis lingvojn parolitajn en najbaraj regionoj kaj transe, inklude aliajn iranarajn lingvojn, la tjurkajn lingvojn, armenan, kartvelan, kaj la hindarjajn lingvojn. Ĝi faris ioman influon ankaŭ super la araba,[17] kvankam prunteprenante grandan vortotrezoron el ĝi en la Mezepoko.[9][12][18][19][20][21]
Konsiderita bela lingvo kun allogaj himnoj,[22] kelkaj el la plej famaj pecoj de literaturo en la mondo el la Mezepoko, kiel la Ŝahnameo de Ferdousio, la verkoj de Rumi, la Robajoj de Omar Ĥajam, la Panj Ganj de Nezami Ganjavi, La Divano de Hafez kaj La kongreso de la birdoj de Attar de Niŝapur, kaj la miksaĵoj Golestano kaj Bustano de Sadi Ŝirazi, estas verkitaj en persa.[23] Kelkaj el plej elstaraj modernaj persaj poetoj estis Nima Juŝiĝ, Ahmad Ŝamlu, Simin Behbahani, Sohrab Sepehri, Rahi Mo'ayyeri, Mehdi Aĥavan Sales, kaj Forug Farroĥ-Zad.
Estas proksimume 110 milionoj da persaj parolantoj tutmonde, kiel Persianoj, Luroj, Taĝikoj, Hazaroj, Iranaj azeroj, Iranaj kurdoj, Iranaj baluĉoj, Kaŭkazaj tatoj kaj Aimakoj. Ankaŭ la termino Persofono povus esti uzita por referenci al parolanto de persa lingvo.[24][25]