Beck
From Wikipedia, the free encyclopedia
Beck Hansen (naske Bek David Campbell;[1][2] 8a de julio, 1970),[3] konata laŭ arta nomo Beck, estas usona kantaŭtoro, muzikproduktisto, kaj multinstrumentisto. Li ekstariĝis al famo en la komenco de la 1990-aj jaroj per sia malaltfideleca, laŭsone eksperimentisma stilo, kaj iĝis tre konata pro kreado de muzikaj kolaĝoj de ampleksa gamo de stiloj. Liaj postaj registraĵoj enhavas popolan, funkan, soulan, hiphopan, alternativan, kontrean, kaj psikedelan muzikojn. Li publikigis 12 studialbumojn, same kiel kelkajn nealbumajn unikaĵojn kaj libron de muzikaĵoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Beck | |
---|---|
Beck en 2005 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bek David Campbell |
Naskiĝo | 8-an de julio 1970 (1970-07-08) (53-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | David Campbell |
Patrino | Bibbe Hansen |
Edz(in)o | Marissa Ribisi |
Okupo | |
Okupo | kantisto • surstrata artisto • komponisto • gitaristo • muzikproduktisto • banĝisto • kantaŭtoro • produktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.beck.com |
Fermi