From Wikipedia, the free encyclopedia
Berlitz Kompanio (angle Berlitz Company) estas japana komerca firmao pri lingva lernado kaj trejnado, ĉefe de dungitoj de kompanioj. La ĉefsidejo situas en Princeton, Usono. La firmao estis fondita en la jaro 1878 de Maximilian Berlitz en Providenco, Rod-Insulo, Usono. Berlitz Kompanio estas ekde 2001 en la tuta posedaĵo de la Grupo Benesse, japana eldoneja firmao en korespondadaj kursoj kaj aliaj edukaj materialoj, kiu posedas pli ol 547 filiojn en pli ol 70 landoj[2].
Berlitz Kompanio | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • butikĉeno • education company vd | ||
Dum | 1878 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Fondintoj | Maximilian Berlitz vd | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
filiaj kompanioj | ELS Language Centers • Berlitz Japan vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
En 1895, Maximilian Berlitz eldonis lingvan lernolibron por infanoj[3].
En la 1950-aj jaroj, Berlitz malfermis sian unuan latinamerikan lingvocentron en Meksiko, sekvata de centroj en Brazilo, Venezuelo, Argentino, Kolombio kaj Ĉilio. En 1966, Berlitz unue malfermis la azian lingvo-merkaton kun lingvocentro en Tokio. En 2014 estis pli ol 90 Berlitz-centroj en Azio[4].
En 2001, Berlitz fariĝis filio de la Benesse Kompanio[5]. En 2002, Berlitz eldonejo estis vendita al Langenscheidt. Hodiaŭ eldonejo APA posedas la eldonejon Berlitz.
Maximilian Berlitz naskiĝis en Germanio en 1852, la filo de familio de instruistoj kaj matematikistoj. Li elmigris al Usono en 1870 kaj ekloĝis en Westerly, Rod-Insulo. En 1877 Berlitz transloĝiĝis al Providenco, Rod-Insulo kie li estis instruisto de lingvoj ĉe la Nacia Komerca Altlernejo Bryant and Stratton, kiu poste fariĝis Warner's Polytechnic Business College[6].
"La Metodo Berlitz " uzas la rektan metodon kaj koncentriĝas sin pri la uzo de lingvo kiel komunikilo. Trejnado estas konstruiĝas kaj baziĝas sur la jenaj principoj, kiujn li elpensis[7]:
La rekta metodo, kontraŭe al la tradicia metodo de "gramatiko + tradukado" (kiu malpli celas aŭskultankaj parolan kapablojn) rekomendas instrui la gramatikajn regulojn nur pere de la instruata lingvo, sen ke la studento nepre estu kapabla klarigi la regulojn. Hodiaŭ, ekzistas diversaj metodoj kaj teorioj bazitaj sur la metodo Berlitz[8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.