Biblioteko Chester Beatty
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Biblioteko Chester Beatty (angle Chester Beatty Library) estas biblioteko, arkivo kaj muzeo en Dublino, Irlando, establita en 1950 por enhavi la kolektojn de Siro Alfred Chester Beatty [1]. La nuna bibliotekkonstruaĵo situas en Dublin Castle [2]. La konstruaĵo estis malfermita la 7-an de februaro 2000 - la 125-a datreveno de la naskiĝo de Chester Beatty [3].
Biblioteko Chester Beatty | |||
---|---|---|---|
Chester Beatty Library | |||
biblioteko • arta muzeo | |||
Lando | Irlando vd | ||
Situo | Dublino | ||
Estiĝo | 1950 | ||
Koordinatoj | 53° 20′ 31″ N, 6° 16′ 1″ U (mapo)53.342-6.267 | ||
| |||
Retpaĝo | https://chesterbeatty.ie | ||
La kolektoj de la biblioteko estas elmontritaj en du kolektoj: "Sanktaj Tradicioj" kaj "Artaj Tradicioj". Ambaŭ ekspozicioj inkluzivas sanktajn tekstojn, manuskriptojn, miniaturpentraĵojn kaj paperarton de la grandaj orientaj kaj okcidentaj religioj same kiel sekularajn erojn. La Biblioteko estas unu el la ĉeffontoj por studoj en la Malnova kaj Nova Testamento.
En 2002, la muzeo gajnis la premion Eŭropa Muzeo de la Jaro [4].