Biblioteko Tutmonda
Esperanta libroserio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Biblioteko Tutmonda estas kolekto de literaturaj kaj sciencaj verkoj, laŭ formato de 17×10 cm, eldonita en la 1920-aj jaroj de la grava firmao Rudolf Mosse el Berlino. Trompiĝinte je la aĉetpovo de la Esperantistoj, Mosse transdonis la tutan librokvanton al la firmao Ellersiek, ankaŭ el Berlino. Entute aperis 25 numeroj.