From Wikipedia, the free encyclopedia
Bild (la eldonejo mem skribas BILD, kutime priparolata kiel Bildzeitung, kio iam estis ĝia oficiala nomo) estas taga gazeto en Germanio, fondita en 1952. Kun eldonkvanto de pli ol 3,5 milionoj ĝi estas la plej granda taga gazeto en Eŭropo kaj la tria plej granda en la mondo (2004). Ĝi apartenas al la eldonejo Axel Springer, kiu ankaŭ eldonas „Die Welt“ („La mondo“).
Bild | ||
taggazeto • negoco | ||
---|---|---|
Ĝenro | ĝenerala | |
Periodeco | ĉiutaga | |
| ||
Lando | Germanio | |
Urbo | Berlino | |
Publikigisto | Axel Springer | |
Ĉefredaktisto | Kai Diekmann | |
Establodato | 1952 | |
Fondinto(j) | Axel Springer vd | |
Moto | Bild wirkt • Bild' Dir Deine Meinung | |
Lingvoj | ||
Eldonkvanto | 3.650.000 | |
ISSN | - | |
| ||
Retejo | www.bild.t-online.de | |
Bild estas bulevarda gazeto, konsiderita kiel sensaciema kaj pro tio ofte kritikata. Ĝi tamen (aŭ pro tio) havas grandan influon sur la publika opinio de Germanio. Ĝiaj artikoloj havas grandegajn titolliniojn kaj mallongajn artikolojn en (tre) simpla lingvo.
Bild aperas de lunde ĝis sabate, ĝemela Bild am Sonntag dimanĉe. Sport Bild (eldonkvanto 530.000, 2009) temas nur pri sporto kaj aperas unufoje semajne, merkrede.
Hans Esser estis la pseŭdonimo, per kiu la kaŝesplora ĵurnalisto Günter Wallraff en 1977 sukcesis esti dungita kiel redaktoro ĉe Bild. Dum sia 3½-monata deĵoro en la redaktejo li konatiĝis kun la tipo de ĵurnalismo, kiu estas tipa por Bild. Wallraff publikigis tion en sia libro „Der Aufmacher. Der Mann, der bei "Bild" Hans Esser war“, en kiu li riproĉas al la gazeto malobservadon de bazaj ĵurnalismaj principoj kaj maldecajn esplormetodojn. Juraj procesoj pri tio finiĝis nur en 1984 per verdikto plejparte pozitiva por Wallraff.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.