Berlino
ĉefurbo kaj federacia lando de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Berlino (germane Berlin [berLIN]) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg kaj Reinickendorf.
Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.
Remove ads
Geografio

La berlina urbodomo situas je 52° 31' 6" de norda latitudo kaj je 13° 24' 30" de orienta longitudo. La plej granda etendiĝo de la urba areo de oriento al okcidento mezuras ĉirkaŭ 45 km, de nordo al sudo ĉirkaŭ 38 km. La areo mezuras 892 km². Berlino situas en la orienta parto de Germanio, ĉirkaŭ 70 km okcidente de la landlimo al Pollando kaj estas tute ĉirkaŭita de la lando Brandenburgio. La metropola regiono Berlino-Brandenburgio estas unu el la regionoj plej dense loĝataj de Germanio.
Loĝantaro
En Berlino loĝas pli ol 3 milionoj da loĝantoj kaj la nombro ankoraŭ kreskas, kvankam ne tro rapide.[1]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Negermanaj urbanoj
Fino de la jaro 2008 en Berlino loĝis 470 051 da negermanoj (tio estas ĉ. 14 % el ĉiuj urbanoj), fine de 2017 oficiale temis pri 711 282.[2] Plej multe da negermanaj urbanoj en 2008 estis turkoj (24 %), de diversaj aziaj landoj devenis 15 %, 11 % de iama Jugoslavio (do de ĉiuj hodiaŭaj ŝtatoj kreitaj post disfalo de Jugoslavio), 9 % estis poloj kaj 7 % venis de eksa Sovetunio.[3]
La 40 plej grandaj naciecoj de
negermanaj urbanoj fine de 2017
negermanaj urbanoj fine de 2017







Pejzaĝo
La pejzaĝo de Berlino estas markita de iamaj glaĉeroj. La historia centro situas ĉe la malplej larĝa kaj tiel plej trafikavantaĝa loko de la berlina pravalo, kiu trairas Berlinon de la sudoriento al la nordokcidento kaj estas trafluata de la rivero Spree de oriento al okcidento.
La plej nordorienta parto de Berlino situas sur la altebenaĵo de Barnim, preskaŭ la duono de la areo de la sudokcidenta parto situas sur la altebenaĵo de Teltow. La plej okcidenta parto de Berlino, Spandau, troviĝas kaj ene de la berlina pravalo kaj sur la ĉefe okcidente de Berlino situanta ebenaĵo de Nauen.
La pejzaĝo de Berlino estiĝis en la glaciepoko dum la lasta glaciepoko, nomata "vistula". Antaŭ ĉirkaŭ 20.000 jaroj la regiono de Berlino estis ankoraŭ kovrita de la kelkcent metrojn alta impona skandinava glaciplato. Dum la malglaciiĝo de la glaĉero antaŭ 18 000 jaroj estiĝis la berlina pravalo, kiam la degela akvo faris al si vojon al la nuna Balta Maro.
En la kvartalo Spandau, la rivero Spree enfluas en la riveron Havel, kiu trafluas la okcidenton de Berlino de nordo al sudo. La riverujo de la Havel, fakte tunela valo, ofte similas al multlaga pejzaĝo, la plej grandaj golfetoj estas la lagoj Tegeler See kaj Großer Wannsee. La sume plej granda urba lago tamen estas la Müggelsee en la urba sudoriento, trafluata de la rivero Spree.
La plej altaj montetoj en Berlino estas la Großer Müggelberg (115,4 m alta) en la kvartalo Treptow-Köpenick, la el konstrurubaĵoj de la Dua Mondmilito kreita Teufelsberg (Diablomonto, 114,7 m alta) en Charlottenburg-Wilmersdorf kaj la montoj Ahrensfelde (112,1 m altaj) en la naturparko Wuhletal en Marzahn-Hellersdorf. La plej malaltaj lokoj de Berlino estas tiuj de la Havel-lagoj en la sudokcidento, ili situas je 32 m super la marnivelo.
Klimato
La urbo situas en klimata zono inter oceana kaj kontinenta klimatoj. La averaĝa jara temperaturo en la urboparto Dahlem estas 8,9 °C kaj la averaĝa jara pluvkvanto 581 mm. La plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto je averaĝe 18,5 respektive 17,7 °C kaj la plej malvarmaj januaro kaj februaro je averaĝe −0,6 respektive −0,3 °C. Pluvas plej multe en julio, ĉirkaŭ 70 mm, plej malmulte en marto, 31 mm.
Oni konstatas plej ofte en Berlino nordokcidentajn kaj sudokcidentajn ventojn, aparte fortajn dumvintre. Tiuj ventoj alportas maran, puran aeron. Ventoj el sudoriento kaj oriento kaŭzas aŭ varmegajn aŭ malvarmegajn tagojn depende de la sezono.
Urbodivido
Ekzistas 12 distriktoj en Berlino, kiuj estas subdividitaj en 95 kvartalojn. La kvartaloj ne gravas por la administracio, sed estas aparte uzataj en la ĉiutaga lingvouzo, ĉar ilia deveno estas historia. Leĝo de la 10-a de junio 1998 malpliigis la nombron de distriktoj de 23 al 12.
Najbaraj komunumoj
Berlino estas tute ĉirkaŭata de la lando Brandenburgio kaj havas limojn al ok distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo. Troviĝas ĉelime la sekvaj komunumoj (horloĝdirekte kaj ekde la nordoriento):
- distrikto Barnim: Wandlitz, Panketal, Ahrensfelde,
- distrikto Märkisch-Oderland: Hoppegarten, Neuenhagen bei Berlin,
- distrikto Oder-Spree: Schöneiche bei Berlin, Woltersdorf, Erkner (uubo), Gosen-Neu Zittau,
- distrikto Dahme-Spreewald: Königs Wusterhausen (urbo), Zeuthen, Eichwalde, Schulzendorf, Schönefeld,
- distrikto Teltow-Fläming: Blankenfelde-Mahlow, Großbeeren,
- distrikto Potsdam-Mittelmark: Teltow (urbo), Kleinmachnow, Stahnsdorf,
- Potsdam (eksterdistrikta urbo),
- distrikto Havelland: Dallgow-Döberitz, Falkensee (urbo), Schönwalde-Glien,
- distrikto Oberhavel: Hennigsdorf (urbo), Hohen Neuendorf (urbo), Mühlenbecker Land, Glienicke.
Remove ads
Historia gravo
Antaŭ la Dua Mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metropolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, la du partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmacia entrepreno Schering (ekde 2006 Bayer Schering Pharma) kaj gazetara giganto Springer).
Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj translokis siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. La iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn oficajn centrojn[4]
Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, esti ekzemple la rezidejo de la Hohenzollerna dinastio, ĉefurbo de Prusio kaj la Germana Regno kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj.
Remove ads
Historio
De la unua skribmencio
La unua skriba noto pri Berlino estas de la jaro 1244. En la hodiaŭa regiono estis tiam tie du foiraj centroj: Berlin kaj Cölln (tiu oficiale fondiĝis en 1237, Berlino en 1234). En 1307 Berlin kaj Cölln unuiĝas ankaŭ pro komuna defendo kontraŭ najbaroj. En nova, komuna urbodomo estas 12 konsilianoj de Berlino kaj 6 konsilianoj de Cölln. Ĉiu parto ja havas tamen proprajn administradon kaj budĝeton. En la jaro 1400 Berlino kaj Cölln havas ĉirkaŭ 8 500 loĝantojn kaj 1 100 konstruaĵojn; ekzistas tie tri urbodomoj, tri malsanulejoj kaj pluraj preĝejoj kaj monaĥejoj[5].
Urbo de princoelektisto
En la jaro 1411 administrado kaj regado de la markio Brandenburgio apartenas al Frederiko la kvina, el la dinastio de Hohencolernoj. Dum 500 jaroj Berlino estos sub regado de la Hohencolernoj. En 1415 dum koncilio de la Sankta Romia Imperio en Konstanco, reĝo Sigismund iĝas princoelektisto kaj markgrafo de Brandenburgio kaj alprenas la nomon Frederiko la unua. En 1432 Berlino kaj Cölln unuiĝas. Pro la volo de reĝo Frederiko, en 1442 la du urboj denove disiĝas. 1443 – Sur insulo de la rivero Spree en Cölln ekkonstruiĝas bazoj de estonta berlina urba fortikaĵo. La fortikaĵo estis kelkfoje rekonstruita ĝis la jaro 1716. 1486 – Princoelektisto Johann Cicero igas la fortikaĵon en Cölln konstanta sidejo de la brandenburgiaj princoelektistoj de Hohencolernoj. Tio donas al Berlino pli da graveco, sed la urbo samtempe perdas iom de sia libereco.
Reĝlando Prusio
La 18-an de januaro 1791 Frederiko la 1-a iĝis reĝo de Prusio kaj difinis Berlinon sia rezidejo. Preskaŭ precize ok jarojn poste, la 17-an de januaro 1709, li konfirmis tion per edikto, kiu kunigis la urbojn Berlino, Cölln, Friedrichswerder, Dorotheenstadt kaj Friedrichstadt al la "Rega Rezidurbo Berlino" (Königliche Residenz Berlin)[6]. Malgraŭ tiu kunigo la rezidejo ne povis akcepti ĉiujn homojn, kiujn ĝi allogis; ekestis antaŭurboj ĉirkaŭe.
Kiam en 1806 Prusio malvenkis kontraŭ Napoleono en la bataloj de Jena kaj Auerstedt, la prusia reĝo foriris el Berlino, kaj ankaŭ ŝtataj aŭtoritatoj kaj riĉaj familioj forloĝiĝis. Ĝis 1808 la urbo estis sub franca okupacio. La 19-an de novembro 1808 estis decidita nova urba regularo kun konsiderindaj reformoj; en 1809 okazis liberaj elektoj de urba deputitaro kaj ĉefurbestro. Fine de 1809 la reĝo revenis al Berlino.
En 1810 estis, laŭ propono de Wilhelm von Humboldt, fondita nova Berlina Universitato, kiu evoluis kiel spirita centro de la urbo kaj allogis klerulojn. En la unua duono de la 19-a jarcento ekestis fabrikoj antaŭ la urbaj muroj; ekestis la entreprenoj AEG, Borsig, Siemens kaj aliaj kaj donis al Berlino reputacion de industria urbo. Ili provizis laborlokojn por multaj almigrantoj, kiuj kutime same loĝis ekster la kerna urbo.
Post la Marta Revolucio de 1848 la prusia reĝo devis konsenti pliajn reformojn pri civilaj liberoj kaj administracio. Sed jam en 1850 la novaj liberoj (gazetaro, kunvenoj) estis nuligitaj; triklasa balotsistemo favoris riĉulojn, la nesekreta elektado permesis influi la elektantojn. Tiu sistemo esence restis valida ĝis 1918.
En 1861 okazis aligo de pluraj antaŭurboj (Moabit, Tempelhofer Vorstadt, Schöneberger Vorstadt, Spandauer Vorstadt, Wedding) al Berlino. Pro la kreskanta influo de Prusio kreskis ankaŭ la graveco de Berlino.
Tria Regno
La batalo de Berlino estis la lasta granda batalo en Eŭropo durante la Dua Mondmilito. Ĝi komenciĝis la 16an de aprilo 1945 post la komenco de granda ofensivo fare de la Sovetunio al la ĉefurbo de la Tria Regno, kaj finiĝis la 2an de majo 1945, kiam la germanaj defendantoj kapitulacigis la urbon al la Ruĝa Armeo.
Remove ads
Vidindaĵoj



Pro la riĉa urba historio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Aleksandra Placo de Berlino
- Berlina Ensemblo
- Berliner Dom aŭ Berlina Katedralo
- Bestoĝardeno Berlino
- Botanika Ĝardeno de Berlino
- Brandenburga pordego
- Egipta Muzeo de Berlino
- Gemäldegalerie, muzeo
- Griza klostro
- Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo
- Kastelo Bellevue
- Kinejo Babilono
- Komputilluda muzeo en Berlino
- Kongreshalo
- Kurfürstendamm, aleo
- Maria Preĝejo de Berlino
- Muzea Insulo de Berlino
- Muzeo Lichtenberg en Urbodomo
- Muzeo pri komunikado
- Nikolaa Kvartalo
- Nikolaa Preĝejo de Berlino
- Reichstag, parlamento
- Ruĝa Urbodomo
- Ŝehitlik-moskeo
- Sinagogo Rykestraße
- Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko
- Televida turo de Berlino
- Theater des Westens
- Unter den Linden, aleo
- Volksbühne, teatro
- Zoologia ĝardeno de Berlino
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke Berlino estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.
La Muzeo Brücke (germane Brücke Museum) en Berlino estas dediĉita al la agadoj de la dresdena artgrupo "Die Brücke" (La Ponto), kiu ekzistis en la jaroj 1905–1913 kaj kunigis avangardajn pentristojn.
Esperantaj vidindaĵoj
- Centro danziger50 en la kvartalo Prenzlauer Berg
- Esperanto-butiko Berlino en la kvartalo Kreuzberg
- Esperantodomo en la kvartalo Lichtenberg
- Esperantoplaco en la kvartalo Neukölln
- Kibo-ludkafejo esperantista
- Max-Josef-Metzger-placo en la kvartalo Wedding
- Zamenhofparko en la kvartalo Lichtenberg
Remove ads
Universitatoj kaj eduksistemo
En la urbo ekzistas kvar ŝtataj universitatoj: la Humboldt-Universitato en Berlino, la Libera Universitato Berlino, la Teknologia Universitato Berlino kaj la Universitato de Artoj Berlino. Aldoniĝas ses ŝtataj altlernejoj, pluraj privataj altlernejoj, kvar artaj altlernejoj sen universitata statuso kaj pliaj akademioj kaj konservatorioj.
La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.
Aliaj instancoj
- Agado-Grupo por Solidareca Mondo
- En Berlino estas la sidejo de Ĉiuj Eŭropaj Akademioj.
- Muzeo Ŝvuloj
- Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo
- Deutsche Kinemathek
Remove ads
Kulturo kaj amaskomunikiloj
- La Deutsche Presse-Agentur (dpa) - germane, en Esperanto "Germana Gazetara Agentejo" - estas la plej granda novaĵagentejo de la Federacia Respubliko Germanio. La sidejo estas en Hamburgo, kaj la centra redakcio en Berlino.
- La Berliner Zeitung estas germana regiona respektive nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Berlino kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 21-a de majo 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.
- La Berliner Morgenpost ("berlina matena poŝto") estas germana regiona gazeto. Laŭ la nomo facile diveneblas, ke ĝi fondiĝis en Berlino kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 20-a de septembro 1898 aperas ĉiutage (do inkluzive de dimanĉoj).
- Por muziko vidu interalie la paĝojn Theater des Westens (muzikaloj kaj operetoj), Berliner Philharmoniker (klasika orkestra muziko), Ŝtata Operejo Unter den Linden kaj Komika Operejo Berlino (operoj), Sing-Akademie zu Berlin (ĥoraj verkoj), Ŝtatobaleto Berlino (baletoj) kaj Kongreshalo (la nuna "Domo de Mondkulturoj").
- Por teatro jam pretas esperantlingva paĝo pri la scenejo Volksbühne. En tiu kategorio ankoraŭ menciindus ekzemple la Deutsches Theater Berlin, la Theater am Schiffbauerdamm - ekde 1954 oficiala teatrejo de Bertolt Brecht kaj pluraj aliaj scenejoj.
Festoj
- Karnavalo de la Kulturoj estas multkultur(ism)a festo en Berlino, kiu okazas ekde 1996 ĉiun jaron proksimume ĉirkaŭ la pentekosta semajnfino en la kvartalo Kreuzberg.
Remove ads
Transporto
Publika transporto
Berlino havas grandan reton de publikaj transportiloj, kiun vivtenas ĉefe la firmao Berliner Verkehrsbetriebe (Berlinaj Trafikaj Entreprenoj, BVB). Tipa koloro de metrooj, tramoj kaj busoj estas flava. Berlino estas dividita en 3 tarifajn zonojn. Por tuttaga bileto (validas ĝis la tria horo matena de la sekva tago) por zonoj A kaj B plenkreskuloj pagas 6,10 €, infanoj ĝis la 14-a jaro nur 4,40 €.
Metroo

Tramo

Ekzistas 22 linioj, inter ili 9 noktaj linioj. Entute la tuta trakaro ampleksas preskaŭ 190 kilometrojn [7], el tio estas 108 kilometroj da trakoj sur memstara trakejo. Entute estas 377 haltejoj dum tago, dum nokto 208 da haltejoj. La averaĝa rapideco de tramoj estas 19,2 km/h[7]. Ekzistas ankaŭ 9 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[8].
Tramoj ekzistas precipe en la orienta parto de la urbo, ĉar la okcidenta dum la tempo de la divido nuligis la traman reton.
Busoj
Ekzistas 148 busaj linioj, inter ili 65 noktaj linioj. Ĉiuj tagaj linioj mezuras entute 1 703 kilometrojn (la noktaj linioj mezuras entute 799 kilometrojn[7]). Averaĝa distanco inter du sinsekvaj haltejoj estas 480 metroj. Ekzistas ankaŭ 17 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[9]. En la zonoj B kaj C oni post la 20-a horo povas peti ŝoforon halti inter du haltejoj kaj elbusiĝi (nur tra la unua pordo)[10].
Ŝipa transporto
Berlino ofertas al loĝantoj kaj vizitantoj ankaŭ 6 ŝipliniojn (F10, F11, F12, F21, F23 kaj F24).
Fervojo

Loka fervojo

Berlino havas ankaŭ reton de regionaj trajnoj. Pri regionaj trajnoj zorgas la entrepreno S-Bahn Berlin GmbH.
Trajnkonekto
Berlino havas rektan trajnkonekton kun multaj eŭropaj urboj (Vieno, Prago, Varsovio (Berlin-Warszawa-Express), Moskvo, Zuriko, Berno, Parizo, Kievo kaj multaj aliaj). Ĉefa kaj plej granda stacidomo estas Berlin Hauptbahnhof.
Fluga transporto

Berlino hodiaŭ havas du ĉefajn flughavenojn: Tegel kaj Schönefeld. La unuan, situantan en la urbocentro (en la iama okcidenta Berlino), oni planas en la estonteco fermi kaj anstataŭe pligrandigi la flughavenon Schönefeld. Tia sorto jam en 2008 trafis la flughavenon Tempelhof. La trakonstruo de flughaveno Schönefeld spertis gravajn problemojn en 2012, kaj necesis plurfoje prokrasti la malfermon.
Flughaveno Berlino-Brandenburgo „Willy Brandt“ (IATA-kodo: BER, ICAO-kodo: EDDB) estas unu el la flughavenoj en la metropola regiono de Berlino, situanta iom ekster la urbolimoj en Schönefeld.
Biciklado
Kompreneble la urbego estas kovrata per vasta reto da biciklaj vojoj, el kiuj tiuj borde de la multaj urbaj lagoj kaj kanaloj kaj tiuj tra iuj vastaj parkoj aparte verdas, ekzemple tra la plej centra parkego Tiergarten aŭ la verdigita tereno de la eksa flughaveno Tempelhof, tre bona bicikla itinero ankaŭ estas la verda ringo ĉirkaŭ la eksa "insulo" okcidenta Berlino, kie ĝis 1990 staris la berlina muro kaj kiu estis plej severe gardita per la armeo la polico de GDR. Krome la urbego konektatas al du vojoj de la internacia eŭropa reto EuroVelo da longdistancaj vojoj nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj): la vojo EuroVelo 2, nomata "ĉefurba vojo", okcidente gvidas al Dessau, Münster, Utreĥto. Hago kaj de tie plu al Britio kaj Irlando, aliflanke orienten plu al Poznano (EV9) - Varsovio (EV11) - Minsko - Moskvo. Kaj la vojo EuroVelo 7, nomata "Vojo al Romo", kondukas norden al Rostock, Gedser, Kopenhago, Helsingborg, Gotenburgo kaj de tie plu tra Svedio, iom tra Finnlando kaj plu en Norvegio ĝis la Norda kabo, kaj suden tra Dresdeno, Prago, Linco, Salcburgo, Boceno, Mantovo, Florenco, Romo, Napolo ĝis Katanio en Sicilio kaj de tie ankoraŭ simbole al La-Valeto en Malto.
Remove ads
Famuloj
En Berlino naskiĝis:
- Friedrich Eduard Beneke (1798-1854) filozofo
- Jean Cabanis (1816—1906) ornitologo
- Karl Bleibtreu (1859-1928) verkisto
- poetino Gertrud Kolmar
- sciencisto Paul Langerhans
- pentristino Gabriele Münter
- prezentisto Siegfried Brachfeld
- kemiisto John Charles Polanyi
- filologo Wolfgang Schadewaldt
- naĝistino kaj televida prezentisto Andrea Kiewel
- verkisto Wilhelm Speyer
- pedagogino kaj politikistino Edith Mendelssohn Bartholdy
En Berlino mortis:
- aktorino Marie Barkany
- hungara apotekisto János Dániel Anisits
- hungara arkitekto Emil Ágoston
- hungara arkivisto Béla Baranyai
- hungara juda astronomo Móric Lőw
- hungara dramisto Gyula Lipót Klein
- hungara literaturhistoriisto Róbert Gragger
- hungara operkantisto Dezső Zádor
- hungara pentristo Ferenc Paczka
- germana-hungara operkantisto Heinrich Ernst
- hungara reĝisoro László Vajda
- Miksa Klein (skulptisto)
- hungardevena verkisto Juliane Déry.
Remove ads
Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino
- Louis Beaucaire estis ĉefo de la librovendejo en la "Domo de Francio" en Berlino ĉe Kurfürstendamm kaj Esperanto-verkisto.
- Ulrich Becker estas Esperanto-verkisto, publicisto kaj eldonisto, studis en la Humboldt-Universitato en Berlino, kunfondis en Berlino la eldonejon Mondial, nun laboranta en Novjorko, eldonis kaj rdaktis GIL-publicaĵojn, plurfoje premiita en la Belartej Konkursoj de UEA
- Detlev Blanke loĝis dum jardekoj en Berlino, doktoriĝis ĉe Humboldt-Universitato, estis sekretario de la Esperanto-Asocio de GDR,redaktoro de der esperantist kaj de Interlinguistische Informationen, ekde 1991 prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik (asocio pri interlingvistiko), komitatano kaj honora membro de UEA
- Wera Blanke estas aktorino kaj berlina esperantistino, kiu grave agadas sur la kampo de terminologio, ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis 2006
- Ulrich Brandenburg estas germana diplomato, interalie estis germana ambasadoro en Moskvo kaj Lisbono, estis prezidanto de GEJ, estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
- Théophile Cart, prezidanto de la Akademio de Esperanto, studis en Berlino.
- Viktor Falkenhahn estis literatur- kaj lingvosciencisto – polonisto, baltisto, interlingvisto kaj altlerneja instruisto. Li estis profesoro ĉe Humboldt-universitato en Berlino, membris en Centra Laborrondo Esperanto kaj Centra Estraro de GDREA kaj estis kunfondinto kaj de 1970 ĝis 1981 prezidanto de Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en GDREA, antaŭulo de Gesellschaft für Interlinguistik.
- Jean Forge (Jan Fethke) estis scenaristo, filmreĝisoro, Esperanto-instruisto, esperantlingva verkisto.
- Wilhelm Julius Förster estis astronomo, profesoro ĉe la Berlina Universitato, estro de la Berlina Steloobservatorio, pacifisto, kunfondinto de URANIA en Berlino, honora prezidanto de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", membro de Esperantista Societo Berlino ekde 1908, prezidanto de ISAE 1912
- Alfred Hermann Fried, nobelpremiito en 1911, estis kunfondinto de Deutsche Friedensgesellschaft, gvidis librovendejon kaj eldonejon en Berlino, kunfondis la unuan Esperanto-grupon en Berlino, estis aŭtoro de Esperanto-lernolibro.
- Julius Glück estis grava Esperanto-instruisto, organizanto de berlina Esperanto-movado kaj publicisto en la tempo inter la du mondmilitoj
- Ursula Grattapaglia estas germandevena brazila esperantistino, administrantino de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe, aktiva membro de la junularo Esperanto-movado en Berlino Neukölln en la 1950-aj jaroj
- Lena Karpunina estis rusdevena Esperanto-verkistino, vivinta en Berlino de 1993 ĝis la frua morto en 2013, membro de la Akademio de Esperanto, ofte premiita ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA
- Max Josef Metzger estis katolika pastro, pacifisto, pioniro de ekumeno, prezidanto de Internacio Katolika, eldoninto de la gazeto "Katolika Mondo" kaj de aliaj Esperanto-publikaĵoj, ekzekutita en 1944 en la punprizono Brandenburg-Görden
- Ludwig Renn estis verkisto, vivinta en Berlin, verkis komence de la 1930-aj jaroj en Esperanto, iniciatis en 1931 Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV)
- Roland Schnell estas aktivulo en diversaj kampoj, interalie iniciatanto de la Motorboato Esperanto, blogisto[11] kaj tradukanto de la libro Metropoliteno al la germana.
- Ludwig Schödl estis pedagogo, laborista esperantisto, gvidis GLEA-grupon en Berlino 1932, kunlaboris en PEK, agadis por legaliĝo de Esperanto en GDR, iniciatis kunvenojn de berlinaj esperantistoj ekde 1960, verkis kaj publikigis la unuan Esperanto-lernolibron en GDR en 1967
- Raymond Schwartz tie loĝis kaj priskribas tiun tempon en sia romano Kiel Akvo de l' Rivero.
- Adolf Schmidt estis geofizikisto, eminenta termagnetisto, profesoro pri geofiziko en la Berlina Universitato, kunfondinto kaj unua prezidanto de la Esperantista Societo Berlino 1903-1908, poste honora prezidanto, pioniro de Esperanto en Germanio, pacifisto
- Karl Schulze estis juristo, tradukis abunde verkojn el la germana literaturo al Esperanto
- Chuck Smith estas fondinto de la Esperanto-vikipedio, gvidanto de la Duolingo-Esperanto-teamo kaj kunkreinto de Amikumu; li estis proklamita "Esperantisto de la jaro 2015" de la revuo Ondo de Esperanto. Li devenas el Usono kaj loĝas ekde 2008 en Berlino.
- Philipp Sonntag estas fizikisto, verkisto kaj publicisto, kiu en la teamo de Carl Friedrich von Weizsäcker (1964–1978) partoprenis en ties esploroj pri militsekvoj kaj militprevento kaj publikigis pri tio kaj pri aliaj socipolitikaj temoj proprajn ellaboraĵojn. Lastatempe li verkas socikritikajn prefere sciencfikciajn satirojn kaj publiciste agadas por Child Survivors en Germanio kaj aliaj unuiĝoj. Li estas estrarano de ELBB kaj okupiĝas pri aktualigita homaranismo.
- Adolf Sproeck estis metiisto, verkisto, socialdemokrato, distrikta parlamentano en Berlino Prenzlauer Berg, fondis la unuan laboristan Esperanto-grupojn en Berlino en 1911, prezidanto de Laborista Esperanto-Unuiĝo Berlino, Esperanto-instruisto, redaktoro de GLEA-gazeto "Der Arbeiter-Esperantist", prezidanto de Esperanto Ligo Berlino 1950-1971
- Hildegard Stolpe estis inĝeniero por maŝinkonstruado, studis ĉe la Teknika Universitato kaj poste laboris tie, apartenis al la Akademia Senato, sin engaĝis en la projekto SENTHA de la Instituto por Laborsciencoj de TU Berlin, dum jardekoj gvidis la Esperanto-grupon Kompreno en Berlino-Charlottenburg, ricevis la Federacian Meritkrucon en 2006
- Hermann Tautorat longe estis koro de la berlina Esperanto-vivo, iniciatinto de Espoteko, kaj gastiganto de Ĵaŭda Rondo.
- Vladimir Varankin vivis kelkan tempon en Berlino kaj uzis siajn spertojn en sia romano Metropoliteno..
- Wilhelm Wetekamp estis gimnazia profesoro, reformpedagogo, politikisto, pioniro de naturprotektado en Prusujo, kunfondinto de la Esperantista Societo Berlino en 1903, gvida persono de la berlina Esperanto-movado ĝis komence de la 1930-aj jaroj, Esperanto-instruisto
- Wilhelm Wittbrodt estis reformpedagogo, rektoro de unu el la Rütli-lernejoj en Berlino Neukölln, socialdemokrata politikisto, Ĉefa Lernejkonsilanto en Neukölln, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino
Remove ads
Esperanto-komunumo en Berlino
Ekde jardekoj en Berlino loĝas multaj Esperanto-parolantoj.
Organizita Esperanto-movado ekestis en 1903 per fondo de Esperantista Grupo Berlina en Prinzenstraße 95 (Berlino Kreuzberg).
Nuntempe (en 2020) Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio kiel landa ligo de Germana Esperanto-Asocio por Berlino kaj Brandenburgio havas sidejon en Esperanto-butiko kaj GEA-oficejo en Katzbachstraße 25, Berlino Kreuzberg. Ĝi okazigas kelkajn Esperanto-kultur-aranĝojn en Berlino, ekzemple la tradician Someran Feston sur Esperantoplaco en Neukölln, renkontiĝojn en Zamenhofparko kaj en Oranĝerio en Lichtenberg, ekspoziciojn kaj prelegojn de en-kaj eksterlandaj esperantistoj. ELBB flegas specialajn rilatojn al kelkaj regionaj organizaĵoj de Pola Esperanto-Asocio. Ĝi estas membroorganizo de FAS Kiezspinne (kvartala unuiĝo en Berlino Lichtenberg) kaj kunlaboras kun diversaj institucioj kaj unuiĝoj en Berlino.
Ĉiumonate kunvenas Esperanto-rondoj, kiuj havas diversajn fokusojn kaj kunvenas unu- ĝis kvarfoje monate: Ĵaŭda Rondo (konversaciaj vesperoj en Esperanto-butiko Berlin), Plenbuŝe! (vizito de diverskulturaj restoracioj), luda rondo (renkontiĝas en glaciaĵejo-kulturkafejo Kibo por ludi diversspecajn tabloludojn), grupo Lietzensee (maljunuloj), Lunde ĉe Viktoriaparko (temaj aranĝoj en Esperanto en Esperanto-butiko Berlin), grupo de EsperantoLand (renkontiĝoj en kafejo Lichtblick).[12]
La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en la vilaĝo Halbo (germane Halbe, sorabe Łobje) tuj sude de Berlino. Ĝi konsistas el du domoj, la stacidomo kaj la stokejo kaj krome uzas la apudan eventejon Kaiserbahnhof (esperante Imperiestra Stacio).
Remove ads
Berlino gastigas internaciajn aranĝojn
Universala Kongreso de Esperanto 1999
De 31-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 1999 la 84-a Universala Kongreso de Esperanto kun la temo: "Tutmondiĝo – ŝancoj por paco?" kunvenigis 2712 Esperanto-parolantojn el 66 landoj en Berlino. Dum 8 tagoj okazis pli ol 190 unuopaj aranĝoj – kulturaj, sciencaj kaj ekskursaj, kunvenoj de UEA- instancoj kaj de fakaj organizaĵoj de la internacia Esperanto-komunumo. Ĉefa kongresloko estis la Internacia Kongresa Centro (ICC) en Charlottenburg.
Kongresanoj interesiĝis ankaŭ por la vivo en la germana ĉefurbo 10 jarojn post falo de la Berlina muro. La Ĉefurbestro de Berlino Eberhard Diepgen, membro de Honora Komitato por la UK, skribis en akcepta letero unu jaron antaŭe al la LKK-prezidanto prof. Wickström interalie:
„Ĝojigas min ege, ke la Universala Kongreso unuafoje okazos venontjare en Berlino. Tio estas por la germana ĉefurbo pozitiva, estonten direktanta signalo. Berlino krome ofertos ekster la kongresaranĝoj multfacetajn ekzemplojn por kunestado de la kulturoj kaj per tio miaopinie estos ideala aranĝloko.”[13]
La nepo de la Esperanto-fondinto Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof en sia salutmesaĝo dum solena inaŭguro de la UK diris:
„Bonvolu akcepti miajn tradiciajn, sincerajn salutojn al vi ĉiuj, kunvenintaj por kongresi en Berlino, … urbo kie oni iam ordonis, ke Esperanto malaperu, sed urbo kiu fariĝas por la semajno venonta la ĉefurbo de Esperantujo; …”[14]

Aperis rilate al la UK Esperanto-versio de la mapo „Berlin Centro“ de Pharus-eldonejo[15] kaj Berlin-poŝgvidilo por esperantistaj turistoj en eldonejo mondial.[16] Deutsche Post (Germana Poŝto) uzis porokazan stampon kun la dato 7-a de aŭgusto (Modelo: Hans-Joachim Wolf, Berlino) en poŝtoficejo la 9-an de aŭgusto.
Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, la Olimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66.021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9-an de julio la finalo. Oficiala festostrato por futbaloŝatantoj estis la Strato de la 17-a de junio en la parko Tiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj Platz der Republik kaj Potsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj.
Remove ads
Partneraj urboj [17]
Los-Anĝeleso en Usono ekde la 27-a de junio 1967
Parizo en Francio ekde la 2-a de julio 1987
Madrido en Hispanio ekde la 4-a de novembro 1988
Istanbulo en Turkio ekde la 17-a de novembro 1989
Moskvo en Rusio ekde la 12-a de novembro 1990
Varsovio en Pollando ekde la 12-a de aŭgusto 1991
Budapeŝto en Hungario ekde la 14-a de decembro 1991
Bruselo en Belgio ekde la 1-a de junio 1992
Ĝakarto en Indonezio ekde la 22-a de aprilo 1993
Taŝkento en Kazaĥio ekde la 30-a de aprilo 1993
Meksikurbo en Meksiko ekde la 1-a de septembro 1993
Pekino en Ĉinio ekde la 5-a de aprilo 1994
Tokio en Japanio ekde la 14-a de majo 1994
Bonaero en Argentino ekde la 19-a de majo 1994
Prago en Ĉeĥio ekde la 10-a de junio 1995
Vindhuko en Namibio ekde la 6-a de julio 2000
Londono en Unuiĝinta Reĝlando ekde la 10-a de oktobro 2000
Krome ankaŭ la 12 urbodistriktoj havas multajn partnerajn rilatojn al aliaj urboj. Pri tio vidu la unuopajn artikolojn pri la urbodistriktoj.
Galerio
- La centro de Berlino
- Panoramo de urbo Berlino
Panorama vido de la urbo je 2021
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads