Biodiverseco-riĉaĵejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Biodiverseco-riĉajejo aŭ biodiverseco-varmpunkto estas biogeografia regiono kun signifa biodiverseco kiu estas perhome endanĝerigata.
La concepto de biodiverseco-riĉajejo estis lanĉata de la naturprotektisto Norman Myers en du artikoloj en The Environmentalist [1] [2], reviziita post ĝisfunda analizo fare de Myers kaj aliuloj en "Riĉaĵejo : Biologie plej Riĉaj kaj plej Minacaj Tersupraĵaj Ekoregionoj" [3].
Por konformiĝi kiel biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la Myers-eldono de la jaro 2000 de la riĉaĵeja mapo, regiono devas respondi al du striktaj kriterioj : ĝi devas ampleksi almenaŭ 0,5 procentojn aŭ 1 500 speciojn de vaskulaj plantoj kiel endemiismoj, kaj ĝi devas esti perdinta almenaŭ 70 procentojn de sia origina vegetaĵaro[4]. Tra la mondo, almenaŭ por 25 areoj validas tiu ĉi difino, kun naŭ aliaj eblaj kandidatoj. Tiuj ejoj subtenas kvazaŭ 60 procentojn de la specioj de plantoj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj en la mondo, kun alta proporcio de endemiaj specioj.