Birdanatomio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kompare kun aliaj vertebruloj, birdoj havas korpon kiu montras multajn nekutimajn adaptojn, ĉefe por faciligi flugon.
La skeleto konsistas el tre malpezaj ostoj. Ili havas grandajn aerplenajn kavaĵojn (nomataj pneŭmatikaj kavaĵoj) kiuj konektas kun la spira sistemo.[1] La cerbaj ostoj ĉe plenkreskuloj estas fuziitaj kaj ne montras kraniajn suturojn.[2] La orbitoj estas grandaj kaj separataj de osteca septumo. La vertebraro havas nukan, torakan, lumban kaj vostan regionojn kun nombro de nukaj (kolo) vertebroj tre varia kaj speciale fleksebla, sed ties movo estas limigita en la antaŭaj torakaj vertebroj kaj foresta en la lastaj vertebroj.[3] La lastaj estas fuziitaj kun la pelvo por formi la sinsakron.[2] La ripoj estas ebenaj kaj la sternumo estas kileca por ligo de flugomuskoloj escepte ĉe la neflugaj birdordoj. La antaŭaj membroj estas modifitaj en flugiloj.[4]
Kiel ĉe reptilioj, birdoj estas ĉefe urikotelikaj, tio estas, ties renoj elprenas nitrogenajn rubaĵojn el sangofluo kaj forigas ĝin kiel ureata acido anstataŭ ureo aŭ amoniako per la ureteroj al la intesto. Birdoj ne havas urinan vezikon aŭ eksteran ureteran malfermaĵon kaj (escepte la struto) la ureata acido estas forigita kun la fekaĵoj kiel duonsolida rubaĵo.[5][6][7] Tamen, birdoj kiaj kolibroj povas esti amonotelikaj, kaj elpelas plej el la nitrogenaj rubaĵoj kiel amoniako.[8] Ili forigas ankaŭ kreatinon, pli ol kreatininon kiel mamuloj.[2] Tiu materialo, same kiel la produkto de la intestoj, eliras el la birda kloako.[9][10] La kloako estas multcela malfermaĵo: ruboforigejo, pariĝejo, kaj inoj demetas ovojn tra ĝi. Aldone multaj birdospecioj vomas restovomaĵojn.[11] La digesta sistemo de birdoj estas unika, kun kropo por stokado kaj maĉstomako kiu enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝon kaj anstataŭi mankantajn dentojn.[12] Plej birdoj estas tre adaptataj al rapida digesto por helpi flugon.[13] Kelkaj migrantaj birdoj adaptiĝis al uzado de proteinoj el multaj partoj de siaj korpoj, inklude proteinon el intestoj, kiel aldona energio dum migrado.[14]
Birdoj havas unu el plej komplikaj spiraj sistemoj el ĉiuj animalaj grupoj.[2] Dum enspiro, 75% el freŝa aero preterpasas la pulmojn kaj fluas rekte al posta aersako kiu etendas el pulmoj kaj konektas kun aerspacoj en ostoj kaj plenigas ilin per aero. La alia 25% el la aero iras rekte al la pulmoj. Kiam la birdo elspiras, la uzita aero fluas for de la pulmoj kaj la stokita freŝa aero el la posta aersako estas samtempe forigita al la pulmoj. Tiele la birdaj pulmoj ricevas konstantan liveron el freŝa aero dum kaj enspiro kaj elspiro.[15] Sonproduktado estas akirita per uzado de la sirinkso, muskola kavaĵo enhavanta multoblan timpanajn membranojn kiuj diverĝas el la malsupra fino de la traĥeo.[16] La birda koro havas kvar kavaĵojn kaj la dekstra aorta arko okazigas la sisteman cirkuladon (malkiel ĉe la mamuloj kie intervenas la maldekstra arko).[2] La posta kavaĵo ricevas sangon el la membroj tra la rena portosistemo. Malkiel ĉe mamuloj, la eritrocitoj de la birdoj havas kernon.[17]