Birdofrapo
kolizio inter birdo (aŭ alia fluganta besto, ekz. vesperto) kaj flugilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Birdofrapo, foje nomata birdengluto (nur se temas pri motoro), aŭ BASH (laŭ la anglalingvamallongigo de Bird Aircraft Strike Hazard, tio estas hazarda birdofrapo kontraŭ aviadilo)— estas kolizio inter aera animalo (kutime birdo aŭ vesperto[1]) kaj homfarita veturilo, ĉefe aviadilo. La termino "Birdofrapo" uzatas ankaŭ por birdomortoj rezulte el kolizioj kun homfaritaj strukturoj kiaj elektraj kabloj, turoj kaj ventoturbinoj.[2] Insektofrapo estas redukto de vidkapablo ene de aviadilo aŭ ĉe aviadilisto fare de aera insekto.
Birdofrapo estas grava minaco al flugosekureco, kaj kaŭzis nombron de akcidentoj kaj homaj vundoj aŭ eĉ mortoj.[3] Gravaj akcidentoj al civila aviadilaro estas tre malalta kaj oni ĉirkaŭkalkulis ke estas nur ĉirkaŭ 1 akcidento kun homa morto el unu biliono (109) de flugohoroj.[4] Majoritato de birdofrapoj (65%) kaŭzas malmultan damaĝon al la aviadilo;[5] tamen, la kolizio estas kutime mortiga por la birdo, kio kaze de endanĝeritaj specioj estas ekologia katastrofo.
Plej akcidentoj okazas kiam la birdo frapas la ventekranon aŭ eniras en la motoron. Tio kaŭzas ĉiujarajn damaĝojn kiuj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 400 milionoj da usonaj dolaroj[3] nur ene de Usono kaj ĝis 1.2 miloj da milionoj ĉe komerca aviadilaro tutmonde.[6]
En kelkaj flughavenoj oni realigis programojn de uzado de falkoj kaj aliaj similaj rabobirdoj por timigi kaj forpeli riskajn birdojn, kio estas tute moderna takniko de falkado.