From Wikipedia, the free encyclopedia
Blazono estas la tuto de la simbolaj signoj, kiuj distingas homon aŭ juran personon, ekzemple familion, ŝtaton, urbon, korporacion. Ofte uzata en la malpli vasta signifo blazon-ŝildo, tabulo kun la pentritaj signoj.
En multaj landoj multaj disdividaĵoj - regionoj, provincoj, urboj, distriktoj, komunumoj - havas siajn blazonojn. Ĉi tio entute estas grandega aro da signoj, tamen la loĝantoj ofte ne scias la signojn aŭ eĉ ne konjektas pri ilia ekzisto.
Laŭ Francisko Azorín blazono estas Insigno de ŝtato, regno, urbo, gildo aŭ nobela familio.[1] Kaj li indikas etimologion el greka blasen (trumpeti, famigi). Krome li indikas rilatajn terminojn kiaj blazonarto, blazonŝildo, blazonornamo, blazonlibro kaj blazonscienco.[2]
Ekzemploj de blazonoj:
Blazonoj troveblas en arkivoj, dokumentoj ktp. Pri germanaj blazonoj ekzemple vidu artikolon pri Blazonaro de Scheibler.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.