Boleslao la 2-a (Bohemio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Boleslav la 2-a nomata La Pia (eble 932 – 7-a de februaro 999) estis bohemia kníže el la gento Přemyslidoj, li regis ekde 967 aŭ 972 ĝis 999, filo de Boleslao la 1-a kaj lia edzino Biagota, laŭ la kroniko de Kosmas „viro pleje pia, patro de orfoj, protektanto de vidvinoj, konsolanto de plorantoj“.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo) |
Boleslao la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reganto de Bohemio | |||||
Regado | ekde 967 aŭ 972 ĝis 999 | ||||
Antaŭulo | Boleslao la 1-a | ||||
Sekvanto | Boleslao la 3-a | ||||
Persona informo | |||||
Boleslav II. Pobožný | |||||
Naskiĝo | ĉ. 932 en Prago | ||||
Morto | 7-a de februaro 999 en Prago | ||||
Tombo | St. George's Basilica vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Přemyslidoj vd | ||||
Patro | Boleslao la 1-a de Bohemio vd | ||||
Patrino | Biagota vd | ||||
Gefratoj | Kristiano Strachkvas • Dobrava • Mlada vd | ||||
Edz(in)o | Adiva • Emma of Mělník vd | ||||
Infanoj | Oldřich • Boleslao la 3-a de Bohemio • Jaromír • Václav Přemyslovec vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum Boleslava regado atingis ĉeĥa ŝtato sian arean kulminon. Escepte la teritorion de la urbo Cheb ĝi inkluzivis tutan Bohemion, Moravion, Silezion, ne konatan parton de Slovakio kaj oriente atingis Ruĝan Rusujon - la limon de kieva regno.
Prago tiutempe estis vojkruciĝo de kelkaj gravaj negocvojoj. Pleje prosperis negoco pri sklavoj. Aĉetadis ĉi tie vikingoj, slavoj, hungaroj, germanoj, muslimoj, hebreoj.
Boleslav komence grave influis la polan princon Mjeŝko la 1-a, edzon de lia filino Dobrava. Post ŝia morto (977) rilatoj al pola princlando malboniĝis. Fragila interpaciĝo venis nur en 990. Dum 80-aj jaroj Boleslav perdis rusajn teritoriojn kontraŭ la kieva regno. Post ekregado de Boleslao la Brava (992) en Pollando devis Boleslav la 2-a forlasi ankaŭ regionon ĉirkaŭ Krakovo.
En la jaro 973 estis instalita praga episkopejo, subigita al la ĉefepiskopo en Majenco (germane Mainz). La unua episkopo ekestis saksa monaĥo Detmar. En sian oficon li venis nur en 976. La dua en la j. 982 iĝis Vojtěch (Adalberto) el la gento Slavníkidoj. Sekvis senĉesaj konfliktoj de la episkopo kun la princa kortego (988 – 992, Vojtěch dufoje en Italio kaj fine li tute rezignis pri la ofico) En la jaro 992 tamen Vojtěch akceptis de la princo koncedon eksedzigi parencojn, konstrui preĝejojn kaj postuli eklezian imposton.
La 28-an de septembro 995 přemyslidaj batalantoj konkeris la fortikaĵon de Slavníkidoj en Libice nad Cidlinou kaj murdis ĉiujn ĉeestantojn. Tiamaniere finiĝis la proceso de politika unuiĝo de Bohemio. Tiutempe Boleslav eble suferis cerban apopleksion kaj ne influis agojn de sia bataltaĉmento.