From Wikipedia, the free encyclopedia
Bollullos Par del Condado [bojUjos] estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. Ĝi ricevas la kromnomon "Par del Condado" (ĉe gralando) ĉar estas ĉe la Graflando de Niebla.
Bollullos Par del Condado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Komarko | Graflando Onubo | ||
Poŝtkodo | 21710 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Díaz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 959 (2010) | ||
Loĝdenso | 279,18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 20′ N, 6° 32′ U (mapo)37.339722222222-6.5372222222222 [+] | ||
Alto | 131 m [+] | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bollullos Par del Condado [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas bollulleros. La censita populacio en 2010 estis 13 959 loĝantoj kaj la denseco estas 279,18 loĝ/km².
Bollullos Par del Condado estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 131 m; je 47 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 50 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°20′23″N 6°32′14″Ok.
Agrikulturo (vitaro, persikarboj kaj fragoj), kaj brutobredado. Ĉe industrio gravas la industrio pri vino kaj hegemonio de la sektoro servoj, ekzemple riparado de aŭtoj, konstruado, la industrio de nutrado, trinkaĵoj kaj tabako, gastejoj kaj industrio de ligno kaj korko.
Estas restaĵoj prahistoriaj, de romia epoko, islama ktp. La kristana konkero okazis en 1253 sub la regado de Alfonso la 10-a kun intenco integrigi ĝin al graflando de Niebla, sed finfine la familio de Medina Sidonia ekhavis la teritorion. La pesto kaj la nobela impostado ruinigis la loĝantaron kiu grandparto elmigirs al Ameriko dum la 16-a jarcento. Dum la 18-a jarcento la vilaĝo rekuperiĝis danke al kresko pro la vendado de vino al Ameriko. Multaj foruloj venis, inklude de francoj, kiuj setlis.
Jam ene de la provinco de Onubo, kio okazis en 1834, Bollullos havis populacion de 4.600 loĝantoj.
Estas kvin preĝejoj. Urbodomo de stilo novmudeĥaro.
Oni celebras multajn lokajn festojn, kiaj la 7a de decembro pri virgulino kun fajroj, la 20an de januaro kun kamparfesto de San Sebastiano, Karnavalo, la Sankta Semajno, la krucoj de majo, la festoj de Sankta Antonio kaj de Sankta Johano la 13an kaj 24an de junio, respektive, la 12an de septembro, tago de la patronino, virgulino Nuestra Señora de las Mercedes ktp.
Estas granda muzika tradicio en la vilaĝo kun multaj bandoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.