Bona Paŝtisto
parabolo de Jesuo: “Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj. La dungito […] ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas” (Jn 10:11–12) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bona Paŝtisto estas esprimo troviĝanta en la Evangelio laŭ Johano (10,1-21). En ĝi Jesuo mem sin bildigas kiel la paŝtisto kiu donas sian vivon por la ŝafoj. Tiu evangelia ero, karakteriza en la johana evangelio, havas eĥojn en la aliaj evangelioj, aparte en la parabolo pri la perdiĝinta ŝafo (Mateo 18,12-14 kaj Luko 15,1-7).
Ĉu parabolo aŭ alegorio tiu johana ero? lingvistaj bibliistoj diskutas. Fakte, la disvolviĝo de la perikopo multe foras el la evangeliaj paraboloj. Ene de la frazaro Jesuo sin identigas ankaŭ kiel la pordo de la ŝafoj kaj tio induktas ĝin klasigi kiel alegorion aŭ kiel metaforon. Cetere ĝi multe similas al la perikopo de vitaĵo kaj riboj kiu certe estas alegorio (Joh 15,1-8).
Startante el tiuj evangeliaĵoj Jesuo estas tiel nomata en la kristana kulturo kaj liturgio kaj reprezentata en arto (Vidu ekz. Krucumita Kristo en arto).
Jam en la Malnova Testamento la sama sintagmo estis uzata por karakterizi Javeon. Ekzemple, en la psalmo 23 Dio estas difinita paŝtisto por la izraela popolo; la samo en la libroj de Jeĥezkel (34,12) kaj Jesaja (40,11).