Borussia Mönchengladbach
From Wikipedia, the free encyclopedia
Borussia Mönchengladbach (plena nomo: Borussia Klub für Leibesübungen 1900 Mönchengladbach) estas futbalklubo en la germania urbo Mönchengladbach - parto de la regiono Niederrhein, "malalta Rejno", kiu etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Rejno nordokcidente de la urbo Duseldorfo ĝis la german-nederlanda limo.
Borussia Mönchengladbach | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Borussia VfL 1900 Mönchengladbach | ||
Fondita | 1-a de aŭgusto 1900 | ||
Stadiono | Borussia-Park | ||
Kapacito | 54 067 | ||
Prezidanto | Rolf Königs | ||
Trejnisto | Lucien Favre | ||
Ligo | unua germania ligo de futbalo - Bundesliga | ||
2021/22 | 10-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.borussia.de | ||
| |||
La klubo havas la emblemajn kolorojn nigro, blanko kaj verdo, kaj komence de la jaro 2012 havis 50 000 membrojn. Ĝi aparte konatas pro sia sekcio de vira futbalo, el profesia kaj neprofesiaj viraj kaj aldone multaj knabaj teamoj, sed krome havas ankaŭ sukcesajn sekciojn pri virina futbalo, pri manpilko kaj pri tabloteniso, ĉiuj kun plenaĝaj kaj junulaj teamoj. La unua vira teamo de futbalo en 1965 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga - kaj de tiam kontinue estas unu el la plej bonaj germanaj teamoj de futbalo: ĝis la somero de 2012 ĝi atingis kvin titolojn de naciaj futbalaj ĉampionoj, trifoje gajnis la nacian futbalan pokalon DFB-Pokal kaj dufoje gajnis la eŭropan trofeon UEFA-pokalo, ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA. En la eterna tabelo de la nacia ligo Bundesliga la klubo post la sezono 2013/2014 havas la sesan pozicion. La aparte rapida kaj atakema ludmaniero, per kiu la teamo en la 1970-aj jaroj per grandparte aparte junaj futbalistoj dominis la nacian ligon, alportis al ĝi la kromnomon Fohlenelf - "ĉevalida dekunuopo".
Kapitala societo de la nomo Borussia VfL 1900 Mönchengladbach GmbH vivtenas la sekcion pri profesia futbalo. La kluba estraro laŭ la stato de somero 2012 konsistas el la kluba prezidanto Rolf Königs, el vicprezidantoj Siegfried Söllner kaj Rainer Bonhof, el ekstrejnisto Hans Meyer kiel plia estrarano, krome el afergvidanto Stephan A.C. Schippers kaj sporta direktoro Max Eberl.